Maldekstra Partio (Germanio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
D'ohBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: he:די לינקה modifo de: fr:Die Linke
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: eu:Die Linke modifo de: it:Die Linke; cosmetic changes
Linio 26:
| membroj: || 71.925<br /><small>(stato: 31-a de decembro 2007)</small>
|- bgcolor="#FFFFFF"
| procentaĵo da virinoj: || 41,6&nbsp; %
|- bgcolor="#FFFFFF"
| ŝtata<br />ĉiujara subvencio: || 9.092.184,43 €<br /><small>(sumo de la <br />subvencioj por la antaŭulaj partioj dum 2006)</small>
Linio 32:
| junulara organizo: || [[Linksjugend 'solid|Linksjugend ['solid]]]
|- bgcolor="#FFFFFF"
| studenta organizo: || [[Die_Linke.SDS|Die Linke.SDS]]
|- bgcolor="#FFFFFF"
| retejo: || [http://www.die-linke.de www.die-linke.de]
Linio 39:
'''Die Linke''' (en ekzakta literumo nur majuskle kaj fine kun punkto: DIE LINKE. - en Esperanto "La Maldekstro") estas [[politika partio]] en [[Germanio]], kiu ekestis la [[16-an de junio]] [[2007]] pro aliĝo de la partio ''"Arbeit und soziale Gerechtigkeit – Die Wahlalternative"'' (WASG, "laboro kaj socia justeco - la balota alternativo") al la partio ''"Linkspartei.PDS"'' (origine ''"Partei des Demokratischen Sozialismus"'', do "partio de demokrata socialismo", la rekta heredanto de la antaŭa ŝtata socialisma partio "[[Sozialistische Einheitspartei Deutschlands|SED]]" de [[GDR]], kiu integrigis la relative malgrandan Komunisman Partion de okcidenta Germanio).
 
Partiaj prezidantoj estas [[Lothar Bisky]] kaj [[Oskar Lafontaine]]. La partio "Die Linke" komprenas sin kiel "[[politika maldekstro|pli maldekstre]]" ol ĉiuj aliaj partioj en la germana parlamento [[Bundestag]]. Ĝi propagandas la koncepton de [[demokrata socialismo]]. La partio laŭ la stato de la 31-a de decembro 2007 havis 71.925 membrojn. En la teritorio de eksa GDR, kiu aliĝis al [[FRG]] la 3-an de oktobro [[1990]], do en la "[[novaj federaciaj landoj]]", la partio havas la statuson de popola partio.<ref>[http://www.zeit.de/2007/36/SPD-Linkspartei?page=all|artikolo "Im Osten ist die Ex-PDS Volkspartei – und die SPD oft eine Splitterpartei" (en la oriento la eksa PDS estas popola partio, kaj la partio SPD ofte marĝena), ĵurnalo ZEIT, dato 30-a de aŭgusto 2007] </ref> En la germania parlamento [[Bundestag]] ĝi havas 53 el la entute 614 parlamentaj seĝoj kaj estas la kvara plej granda parlamenta [[frakcio]]. Sur eŭropa nivelo la partio estas membro de la [[Eŭropa Maldekstro]] kaj partoprenas en la "Nova Eŭropa Maldekstra Forumo" (NELF).
 
== Programa profilo ==
Linio 152:
|}
 
Similaj programaj fokusoj ekzistas pri la ekonomia kaj financa politikoj, pri mediprotekto kaj socia politiko, do aparte la prizorgo de la sociaj malplifortuloj kiel senlaboruloj, infanoj de malpliriĉuloj, malsanuloj kaj maljunuloj. Ankaŭ por interna politiko, kompreno pri baza demokratio kaj ties realigo, familia politiko kaj maldistriminacio ekzistas tekstoj, samkiel por esploro kaj eduko, amaskomunikiloj kaj la neceso de pli forta subvenciigo de la novaj federaciaj landoj de Germanio. La partio kadre de tio eksplicite substrekas avantaĝojn de la komunisma sistemo de la eksa ŝtato [[GDR]], rilate al la tiam laŭ la partio pli bona infanprizorgo, lerneja kaj entute eduka sistemo, egala trakto de viroj kaj virinoj kaj vivteno de ĉie proksimaj kulturaj centroj - modelaj atingoj, kiuj estu ekzemplodonaj kaj imitendaj en la unuiĝinta ŝtato Germanio. Pliaj temoj estas malarmado, la trakonstruo de la monda ekonomio kaj batalo por demokratiigo de la "regoinstrumentoj" [[Unuiĝintaj Nacioj]] kaj [[Eŭropa Unio]]. La partio konfirmas la ekzistorajton de la ŝtato [[Israelo]], samtempe sentas apartan solidaron al la laŭ ĝi subteninda komunisma sistemo de [[Kubo]], kaj bonvenigas la aktualan politikan evoluon en [[Venezuelo]] kaj [[Bolivio]].<ref>[http://www.welt.de/politik/article1007047/Mit_Hugo_Chvez_fuer_die_Freiheit.html Oskar Lafontaine: "Mit Hugo Chávez für die Freiheit" (kun Hugo Chávez por la libero), ĵurnalo WELT, 7-a de julio 2007]</ref>
 
=== Organiza strukturo ===
La partio havas landajn ligojn en ĉiuj 16 federaciaj landoj, kiuj poe - aparte en orienta Germanio - konsistas el regionaj kaj distriktaj ligoj. La plej suba unuo de la partio nomiĝas "baza organizaĵo" kaj laŭ la membrodenseco kunligas sampartianojn en urba kvartalo, en urbo aŭ administra [[distrikto (Germanio)|distrikto]]. Krome sur diversaj niveloj ekzistas temaj laborgrupoj kaj interesokomunumoj. La plej alta partia organo estas la partia kunveno, inter ties kunsidoj la partia estraro. La "federacia komisiono" kontrolas la partian estraron, konsilas kaj pacigas dum fortaj konfliktoj.
La partia estraro konsistas el 44 membroj, kiuj proporcie venas el la antaŭaj partioj ''Linkspartei.PDS'' kaj ''WASG''. [[Lothar Bisky]] (83,6&nbsp; %) kaj [[Oskar Lafontaine]] (87,9&nbsp; %) elektiĝis partiaj prezidantoj.
 
La partio per [[frakcio]]j reprezentiĝas en ĉiuj landaj parlamentoj de la novaj federaciaj landoj de Germanio, kaj krome en la parlamentoj de [[Berlino]], [[Bremeno]], [[Hesio]] kaj [[Malsupra Saksio]]. La plej granda landa ligo troviĝas en [[Saksio]]. En [[Brandenburgio]] Die Linke estas la plej granda politika partio kaj havas pli da membroj ol la tradiciaj demokratiaj partioj [[Sozialdemokratische Partei Deutschlands |SPD]] aŭ [[Christlich Demokratische Union Deutschlands|CDU]].
 
En la partio estas pluraj programaj aloj, kiuj engaĝiĝas ekzemple por ekstrema kontraŭkapitalismo, por reformkomunismo, maldekstra inismo aŭ pli modera maldekstra kunlaboro kun la germaniaj [[Sozialdemokratische Partei Deutschlands|socialdemokratia]] kaj [[Bündnis 90/Die Grünen|verdula]] partioj.
Linio 183:
[[en:The Left (Germany)]]
[[es:Die Linke]]
[[eu:Die Linke]]
[[fi:Vasemmisto (saksalainen puolue)]]
[[fr:Die Linke]]
Linio 190 ⟶ 191:
[[hsb:Die Linke]]
[[hu:Baloldali Párt (Németország)]]
[[it:LaDie Sinistra (Germania)Linke]]
[[ku:Partiya Çepgir]]
[[la:Sinistra]]