Émile Durkheim: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: zh:爱米尔·涂尔干
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: mk:Емил Диркем; cosmetic changes
Linio 1:
[[imageDosiero:Emile Durkheim.jpg|frame|right|Émile Durkheim]]
 
'''David Émile DURKHEIM''' estis [[francio|franca]] [[sociscienco|socisciencisto]], laŭ multaj la "patro" de moderna sociscienco, kontribuanta por la akcepto de ĝi en franca akademia medio kiel de socia scienco. Dum sia vivo, Durkheim faris multajn lekciojn kaj publikigis plurajn socisciencajn studaĵojn pri temoj kiel [[eduko]], [[krimo]], [[religio]], [[sinmortigo]] kaj multaj aliaj aspektoj de socioj. Li fondis en 1895 la unuan universitatan departamenton pri sociologio en Eŭropo kaj en 1896 unu el la unuaj periodaĵoj pri [[sociscienco]]j (''[[L'Année Sociologique]]'').
Linio 6:
Durkheim naskiĝis la [[15-an de aprilo]] [[1858]] en [[Épinal]], [[Loreno]], [[Francio]]. Lia familio estis tradicie juda; kaj lia patro kaj lia avo estis [[rabeno]]j. La vivo de Durkheim mem estis tre nereligia. Ekde junaĝo, lin allogis la [[scienca metodo]], kiu kontraŭstaris lian religi-bazan [[edukado]]n. Fakte, grandan parton de lia laboro li faris por demonstri, ke [[religio]] rezultas de sociaj kialoj anstataŭ de diaj. Lia juda socia loko tamen donis formon al lia scienca laboro — multaj el liaj lernantoj kaj kunlaborantoj estis judoj kaj kelkaj iaj parencoj.
 
Kiel frua studanto, Durkheim matrikuliĝis en [[École Normale Supérieure]] (ENS) en 1879. Lia tiea klaso estis unu el la plej elstaraj de la [[19-a jarcento]]. Multaj el liaj samklasanoj, kiel [[Jean Jaurès]] kaj [[Henri Bergson]], fariĝis gravaj homoj de la franca intelektularo. En ENS Durkheim studis kun [[Fustel de Coulanges]], [[klasicisto]] havanta scienca percepto pri socio. Samtempe li legis skribaĵojn de [[Auguste Comte]] kaj de [[Herbert Spencer]]. Tiel, tre frue en lia kariero Durkheim interesiĝis pri scienca esplorado pri socio. Tio kaŭzis al li la unuan el multaj konfliktoj kun la franca akademia medio, kiu tiam malhavis [[sociscienco|socisciencajn]] instruplanojn. "Francio, kvankam estanta iasence la patrujo de sociologio, ankoraŭ ne oferis regulan instruadon de tiu temo, kiu suferis kaj kontraŭpozitivisman reagon de la fino de la jarcento kaj ian konfuzigon kun [[socialismo]] — ekzistis ia penso, ke sociologio konsistis el sciencforma socialismo."<ref>"A França, apesar de ser, num certo sentido, a pátria da Sociologia, não oferecia ainda um ensino regular dessa disciplina, que sofreu tanto a reação antipositivista do fim do século como uma certa confusão com o socialismo — havia uma certa concepção de que a Sociologia constituía uma forma científica de socialismo."<br />RODRIGUES, José Albertino. "Introdução", en: ''Emile Durkheim'', São Paulo: Ática, p. 12.</ref> Durkheim abiturientiĝis pri [[filozofio]] kiel la dua malplej bona ano de sia klaso en [[1882]].
 
Post studado en ENS, Durkheim instruis filozofion dum kelkaj jaroj, sed pro reinteresiĝo pri sociologio, li vojaĝis al [[Germanio]] por studi tion de [[1885]] al [[1886]]. En [[1887]] li ekinstruis [[edukado]]n kaj [[socia scienco|socian sciencon]] en la [[Fakultato pri Beletristiko de Bordozo]], kio signifis la unuan kurson pri sociscienco en franca universitato. Tiupostene li reformis la francan eduksistemon kaj enkondukis studadon de socia scienco en ĝian studplanon.
Linio 12:
En la 1890aj jaroj, Durkheim ekpovis multe esplori. En [[1893]], li publikigis la doktoriĝan tezon ''[[Pri la divido de la socia laboro]]'', kiu enhavas lian koncepton pri homa socieco kaj disvolviĝo. En [[1895]] li publikigis la verkon ''[[La reguloj de la sociologia metodo]]'', kiu starigis bazajn ideojn pri sociologio — kio ĝi estas kaj kion ĝi celas. Tiujare li ankaŭ fondis la unuan [[Eŭropo|eŭropan]] departamento pri sociologio, en la [[Universitato de Bordozo]]. En [[1896]], li fondis la ĵurnalon ''[[L'Année Sociologique]]'' celante publikigi la studaĵojn de tio, kio tiam estis kreskanta amaso da lernantoj kaj kunlaborantoj. Fine, en [[1897]], li publikigis ''[[La sinmortigo]]'', ekzemplodona sociologia traktaĵo.
 
== Verkoj ==
* [[1892]] - [http://www.uqac.ca/zone30/Classiques_des_sciences_sociales/classiques/Durkheim_emile/Montesquieu_Rousseau/Montesquieu/Montesquieu.html''«La contribution de Montesquieu à la constitution de la science sociale»''] (''La kontribuaĵo de Montesquieu por la socia scienco'')
* [[1893]] - [http://www.uqac.ca/zone30/Classiques_des_sciences_sociales/classiques/Durkheim_emile/division_du_travail/division_travail.html''De la division du travail social''] (''[[Pri la divido de la socia laboro]]'')
Linio 24:
* [[1918]] - [http://www.uqac.ca/zone30/Classiques_des_sciences_sociales/classiques/Durkheim_emile/Montesquieu_Rousseau/Rousseau/Rousseau.html''« Le “Contrat social” de Rousseau »''] (''La "Socia Kontrakto" de Rousseau'')
* [[1922]] - [http://www.uqac.ca/zone30/Classiques_des_sciences_sociales/classiques/Durkheim_emile/education_socio/education_socio.html''Éducation et sociologie''] (''Eduko kaj sociscienco'')
* [[1928]] - [http://www.uqac.ca/zone30/Classiques_des_sciences_sociales/classiques/Durkheim_emile/le_socialisme/le_socialisme.html''Le socialisme. Sa définition - Ses débuts - La doctrine saint-simonnienne''] (''Socialismo. Ĝia difino - Ĝiaj originoj - La doktrino [[Saint-Simonismo|Saint-Simonana]]'')
* [[1938]] - [http://www.uqac.ca/zone30/Classiques_des_sciences_sociales/classiques/Durkheim_emile/evolution_ped_france/evolution_ped_france.html''L'évolution pédagogique en France''] (''La pedagogia evoluo en Francio'')
 
== Citaĵoj ==
<references/>
 
Linio 67:
[[lt:Émile Durkheim]]
[[lv:Emīls Dirkems]]
[[mk:Емил Диркем]]
[[nl:Émile Durkheim]]
[[nn:Émile Durkheim]]