Minejo Odra: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Minejo Odra alinomita al Minejo Vítězný únor, alidirektilo lasita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
:''Tiu ĉi artikolo temas pri minejo nomata Odra, pri la alia minejo, nomata pli poste ankaŭ Odra, legu [[Minejo Vítězný únor|ĉi tie]].''
#ALIDIREKTU [[Minejo Vítězný únor]]
----
[[Dosiero:Důl Odra.jpg|right|thumb|250px|La leviĝinta nivelo de rivero Odra ĉiujare inundigis la ĉirkaŭaĵon de la minejo, kies truon ŝirmis alta muro - Minejo Odra en la jaro 1926.]]
'''Minejo Odra''' estis minejo ekzistanta ĝis la jaro [[1968]]. Ĝi situis en [[Ostrava|ostrava]] urboparto [[Přívoz (Ostrava)|Přívoz]].
 
Fondinto de la ostrava Minejo Odra estis en la jaro [[1907]] ''Suprasileziaj koaksigejoj kaj kemiaj uzinoj'', reprezentitaj de ''Moravia-ostrava minististaro de Marie Anna''.
 
Sed la posedaĵo de tiu ĉi kompanio la minejo estis nur tri jaroj. La minististaron nome finance tre elĉerpis eksperimentoj kun ĉerpado de minejaj akvoj el inundigita minejo Bedřich en [[Zábřeh (Ostrava)|Zábřeh nad Odrou]]. En la jaro [[1910]] tiel aĉetis ilian plenan minejan posedaĵon ''Aŭstria mineja kaj metalurgia kompanio'' kun sidejo en [[Vieno]].
 
La minejo estis nomita laŭ rivero [[Odra]], kun kiu ĝi najbaris. Tiutempe estis regulo, ke la ministoj identigis la nomojn de ŝaktoj kun nomoj de virinoj, tial ankaŭ la minejo Odra estis konata kiel Oderka.
 
==Monumentoj de minista gloro==
La profundigado de la ŝakto estis komencita la [[14-an de oktobro]] [[1907]], ties fina profundeco estis 448 metroj. En la jaro [[1910]] estis instalita elektra miniga maŝino. Profundigado de aerumiga truo komencis la [[1-an de majo]] [[1908]] kaj la ŝakto atingis finan profundeco 260 metroj. La teritorio, sur kiu troviĝas ambaŭ truoj, estis preskaŭ ĉiujare inundigata de rivero Odra, kaj per tio estiĝadis grandaj damaĝoj. Pro ŝirmo kontraŭ la [[inundo]]j estis plialtigita masonita firmigo de la truo je du kaj duono de metroj super la tereno.
 
===Telfero veturigis la karbon al koaksigejo===
La minejo komencis mini la karbon komence de la jaro 1910 kaj la minado iom post iom plialtiĝis. Sed tuj kiam eksplodis la unua mondmilito estis la trafiko de la minejo ĉesigita kaj oni faris nur necesajn riparojn. La minado estis denove renovigita en la jaro 1916, kiam estis necesa kla karbo por militan produktadon. En la jaro [[1928]] poste pojara minado faris 189 500 tunoj. La ekspluatita karbo estis transportata per [[telfero]] al koaksigejo Ignát.
 
En la dua duono de [[1920-aj jaroj|20-aj jaroj]] de la 20-a jarcento okazis rekonstruo de la minejo, dum kiu la minejtruo estis profundigita al fina profundeco 471,8 metroj. La profundigo de la aerumiga ŝakto al fina profundeco 259,8 metroj estis finita en la jaro [[1928]]. En la sama jaro enkadre de la rekonstruo oni komencis profundigi aerumigan boron, kiu atingis bezonatan profundecon 79 metroj. Super tiu ĉi boro estis instalitaj du elektraj [[ventolilo]]j.
 
===Oderka minis sesdek jaroj===
Post la dua mondmilito enkadre de racionaligo de gvidado de la minejaj entreprenoj, kunigitaj ekde la [[1-a de januaro]] [[1946]] en nacian entreprenon [[Ostravaj-karvinaj minejoj]] (OKM), estis la minejo Odra la [[1-an de oktobro]] [[1954]] organize aligita al najbara [[Minejo Jan Šverma]] kaj ĝi fariĝis ties uzino n-ro 2.
 
Pro sekvoj de ekonomia prijuĝado de efektiveco de la minadoj de karbo al rilato al tiama malalta prezo de [[krudnafto]] estis al [[1-a de junio]] [[1968]] en la Minejo Odra la minado finita. Ambaŭ ŝaktoj estis en la jaro [[1971]] surŝutitaj kaj kaj iliaj enirejoj havigitaj per [[ferbetono|ferbetonaj]] fermiloj.
 
En la jaro [[1990]] estis per nomo Minejo Odra alinomita alia ŝakto - [[Minejo Vítězný únor]]. Tiama gvidantaro de OKM ne respektis, ke la minejo de la sama nomo jam en Přívoz en la jaro [[1907]]-[[1968]] ekzistis, kaj tiel okazis senbezonaj interŝanĝoj.
 
{{Portalo Ostrava}}
{{Nigrakarbaj minejoj de Moraviasilezia regiono}}
 
[[Kategorio:Pereintaj nigrakarbaj minejoj en Ostrava|Odra]]
[[Kategorio:Přívoz]]