Valda Vinař: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
naskiĝdato
Linio 1:
'''Valda VINAŘ''' ( naskiĝis la [[31-an de majo]] [[1918]] en Kaposvaro, Hungario - mortis la [[1-a de decembro|1-an de decembro]] [[1981]] en [[Prago]], [[Ĉeĥoslovakio]]) estis ĉeĥa reĝisoro, poeto kaj [[Esperanto-verkisto]], aŭtoro de multaj originalaj poemoj kaj rakontoj, premiita en Belartaj Konkursoj. Liaj gepatroj estis ĉeĥoj kaj nur dumvajaĝa hazardo kaŭzis, ke Valdemar surmondiĝis en la hungara lando.
 
Jam dum siaj studentaj jaroj li surprizadis per sia neordinara poeta kaj verkista talentoj. Fininte siajn studojn li fariĝis redaktoro, pli poste li dediĉis sin plene al teatra laboro. Li estis aktoro, poste reĝisoro en Liberec, Plzeň kaj fine en Cheb, kie li vivis eĉ pensiumiĝinte.
 
Vinař fariĝis esperantisto en 1949. Li laboris kiel perfekta tradukanto kaj kiel same perfekta aŭtoro de originalaĵoj. Ĉefe dum la lastaj jaroj de sia vivo Vinař pliriĉigis la esperantan literaturon per signifoplenaj verkoj, por kiuj li gajnis premiojn en la internaciaj konkursoj: en Stokholmo 1980 la duan premion por literaturo pro sia monologa rakonto „La insulo de neresanigeblaj“, duan premion en la Literatura Konkurso en Zaragosa (Hispanio) por la historia rakonto „La astronomia horloĝo en Prago“, en pola Bydgoszcz dum la literatura konkurso je temo „La paco“ estispremiita lia felietono „Nefinpentrita kato“, kaj la lasta premio, pri kiu li nur eksciis, sed kies frukton li ne plu povis ĝui, estis la „Natura floro“ en la 21-aj Internaciaj Floraj Ludoj en Barcelona pro lia originala poemo „Edeno retrovota“.
 
Libroforme aperis "Ĉeĥaj Fabeloj", fabeloj de [[Božena Němcová]] kaj [[Karel Jaromír Erben]]. Originala satiro apokrifforma "[[La Skandalo pro Jozefo]]". Plua originala teatraĵo-monologo "Ĉerande de l' Abismo". Eminenta poemtradukanto.