Ahmedo la 3-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Li permesis rifuĝon al la reĝo [[Karolo la 12-a (Svedio)|Karolo la 12-a]] de Svedio post ties malvenko en la batalo de [[Poltava]] ([[1709]]) kadre de la [[Granda Nordia Milito]]. Kiam la Rusia Imperio premis la otomanan ŝtaton en tiun militon, la armeo de Ahmedo pli prokimiĝis al decida venko kontraŭ la rusia konkurenca ŝtato ol iu ajn alia otomana reganto antaŭe: Lia grandveziro ''Baltaji Mehmed Paŝa'' dum la jaro [[1711]] sukcesis komplete ĉirkaŭigi la rusian soldataron proksime de la rivero [[Prut]]. En la traktato, kiun sekve Rusio devis subskribi, la Otomana Imperio ricevis la urbon [[Azovo]] ĉe la samnoma [[Azova Maro]], atingis la detruon de pluraj fortikaĵoj antaŭe konstruitaj de la rusia armeo, kaj ricevis la promeson de la rusia caro sekve ne konflikti kun la [[kozakoj]] en [[Ukrainio]] respektive kun la malfortiĝanta grandpotenco [[Pollando-Litovio]]. La malkontento pri la mildeco de tiuj kondiĉoj en Konstantinopolo estis tiom akra, ke preskaŭ rekomenciĝintus la milito inter la otomana kaj rusia imperioj.
 
Dum [[1715]] la otomana armeo sukcesis konkeri la preskaŭinsulon [[Peloponeso]], kiu tiam nomiĝis ''Morea'', de la [[Respubliko Venecio]]. Tiu konkero pliakrigis la armean tension kun la imperio [[Aŭstrio]], kiu alianciĝis kun la Respubliko Venecio: La du aliancanoj kune pli fortis kontraŭ la otomanoj. La venicianoj sukcesis rompi la otomanan sieĝon de la insulo [[Korfuo]] dum somero [[1716]], kaj la ĝis tiam otomane okupita serba urbo [[Beogrado]] dum la sekva jaro [[1717]] iĝis konkeraĵo de Aŭstrio. Pro la perado de Anglio kaj Nederlando dum la jaro [[1817]] interkonsentiĝis la pripaca Traktato de [[Požarevac]], kiu reguligis ke la Otomana Imperio tenis la preskaŭinsulon [[Peloponeso]], sed perdiscedis la nordan parton de [[Serbio]] kaj [[HungarioBosnio]]n al la imperio [[Aŭstrio]].
 
Dum la jaro [[1727]] sultano Ahmedo permsis la antaŭe malpermesitan libropresadon en la Otomana Imperio.