Lago de Zugo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Llac de Zug
Neniu resumo de redakto
Linio 26:
La Lago de Zugo situas proksimume je {{Koordinatoj gm|47|7|N|8|29|E}}. Verŝajne je iu antaŭa data ĝi estis konektita kun la [[Lago de Laŭerco]] kaj tra la ebenaĵo de [[Brunnen SZ]] kun la [[Kvarkantona Lago]]. Nun ĝi estas nutrita per la rivereto Aa, kiu descendas de la monto [[Rigi]] kaj enfluas je la suda fino en la lagon. La [[Lorze]] nutras per sia akvo la lagon je ties norda fino kaj en okcidento elfluas kaj daŭrigas sian vojon al la rivero [[Reuss]].
 
La Lago de Zugo havas surfacon de [[1 E7 m²|39 kvadratkilometroj]], estas 14 kilometrojn longa, 4 kilometrojn larĝa kaj havas maksimuman profundon de 198 metroj, dum ĝia surfaco troviĝas je 417 m super la marnivelo. Ĝia volumovolumeno estas [[1 E9 m³|3.2 km³]]. Grandparte la lago troviĝas sur teritorio de la [[Kantono Zugo]], sed la suda parto apartenas plej parte al la [[Kantono Ŝvico]] kaj okcidente estas parteto, kiu apartenas al la [[Kantono Lucerno]] norde de [[Immensee]]. Je la sudokcidento fino de la lago la monto [[Rigi]] descendas iom krute al la lagobordo, dum parto de ĝia orienta bordo formas mallarĝan ebenan bendon laŭlonge de la piedo de la montoj [[Rossberg]] (1 583 m) kaj [[Zugerberg]].
 
Okcidente de la lagro troviĝas la komunumo [[Buonas]] kun ĝia kastelo. La ĉefa komunumo laŭborde de la lago estas urbo [[Zugo (komunumo)]]. Tri fervojlinioj sekvas la lagobordon, nome la [[Gotardlinio]] de [[Zuriko]] tra Zugo kaj [[Arth-Goldau]] tra la [[Gotard-tunelo|Sankt-Gotardo]] al [[Tiĉino]], la Sud-Orient-Fervojlinio de [[Lucerno]] tra [[Arth-Goldau]] kaj [[Rapperswil-Jona]] al [[Sankt-Galo]] kaj la linio de [[Zuriko]] tra Zugo al [[Lucerno]].