Lázně Kynžvart: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
Koordinatoj: 50°00'N; 12°38'E
 
'''Lázně Kynžvart''' [Lazne KINĵvart] estas urbo kaj banloko, situanta 5 km de urbo [[Mariánské Lázně]], en [[distrikto]] [[Cheb]].
 
Ĝi estiĝis el vilaĝeto en subburgejo en la [[13-a jarcento]], ĝi situis en vojkruciĝo de vojoj, ekde [[mezepoko]] oni minis en la ĉirkaŭaĵo [[stano|stanon]]. Ekde la jaro [[1630]] ĝi estis posedaĵo de Metternich-anoj. En la [[19-a jarcento]] okazis en la urbo evoluo de banlokaj aferoj, per la fondo de la banloko la posedantoj volis konkurenci al [[Mariánské Lázně]]. Sed fontoj estis konataj jam ekde la [[16-a jarcento]]. En la jaro [[1862]] Kynžvart akiris statuton de banloka urbo. Da historiaj memorigaĵoj estas malmulte, plimulto estis neniigita dum pereiga incendio en la jaro [[1865]].
 
Devene gotika preĝejo de sankta Marketo en la supra parto de placo estis denove konstruita en la jaro [[1506]] kaj reguligita en [[1870]]. En la urbocentro konserviĝis kelke da [[empiro|empiraj]] burĝaj domoj. Post la jaro [[1862]] komencis kreski la banloka parto de la urbo. El tiu tempo estas objekto de Nova banloko ([[1862]]) kaj kelkaj grandareaj vilaoj konstruitaj en historiigantaj stiloj. La plej konata fonto, la fonto de Richard, tegmentita per pavilono, fontas meze de parko. Ekde la jaro [[1952]] la banloko servas sole al infanaj pacientoj, ĉi tie oni kuracas malsanojn de spirorganoj kaj haŭtmalsanojn.