Historio de Moskva Ŝtata Universitato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Historio de Moskva Ŝatata Universitato'''
 
[[Moskva ŜatataŜtata Universitato]] estas la plej malnova [[rusio|rusia]] [[universitato]]. Ĝi estis fondita en jaro [[1755]]. Fondo de la universitato en [[Moskvo]] fariĝis ebla danke al agado de la unua rusia akademiano Miĥail Vasiljeviĉ Lomonosov ([[1711]]-[[1765]]). En jaro [[1940]], dum festado de 185 jara jubileo, al la universitato estis proprigita la nomo de M.V. Lomonosov.
 
M.V. Lomonosov tre alte valorigis kreon de sistemo de supera klerado en Rusio. Ankoraŭ en jaro 1724 ĉe la Peterburga Akademio de sciencoj, fondita per Petro I, estis kreitaj universitato kaj gimnazio por preparado de sciencaj kadroj en Rusio. Sed la akademiaj insititucioj kaj la universitato ne sukcesis plenumi ĉi tiun taskon. Pro tio M.V. Lomonosov multfoje levis demandon pri fondo de universitato en Moskvo. Liaj proponoj, formulitaj en letero al I. I. Ŝuvalov, fariĝis bazon de projekto de Moskva universitato. I. I. Ŝuvalov, favorato de imperiestro Elizabeto, patronis disvolviĝon de la rusa scienco kaj kulturo, helpis multajn entreprenojn de M.V. Lomonosov.