Eleonora de Akvitanio: Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: da:Eleonora af Aquitanien)
e
Tuj post la morto de Henriko (1189), [[Rikardo la 1-a (Anglio)|Rikardo la 1-a]] sendis Vilhelmon Marshal liberigi Eleonoran, sed kiam li alvenis, li trovis ke ŝiaj gardistoj jam liberigis ŝin. Ŝi servis kiel regento de Rikardo en Anglio, kaj ŝia subskribo estis "Eleonora, per la graco de Dio reĝino de Anglio". Kiam, revene de [[krucmilito]], Rikardo kaptiĝis, Eleonora mem iris al Germanio por aranĝi lian liberiĝon.
 
Eleonora postvivis Rikardon. En 1199, kiel parto de pacakordo inter [[Filipo la 2-a (Francio)]] kaj [[Johano (Anglio)]], estis decidite, ke [[Ludoviko la 8-a (Francio)|Ludoviko]], la heredonto de Filipo, edziĝos al unu el la nepinoj de Johano kiuj estis princinoj de [[Kastilio]]. Johano sendis la sepdeksepjaran Eleonoran elekti la princinon. Proksime al Poitiers, ŝi estis kaptita de [[Hugo la 9-a (Lusignan)]]. Por gajni sian liberiĝon ŝi devis cedi bienojn al Hugo. En januaro 1200 ŝi fine alvenis al la kastilia kortego. Tie ŝi elektis [[Blanka de Kastilio|Blankan]]. En marto ŝi kaj Blanka ekvojaĝis al Francio. Ekde [[Bordeaux]] la fama kapitano [[Mercadier]] eskortis ŝin, sed estis mortigita de rivalo. Eleonora kaj Blanka malrapide iris al la valo de [[Luaro]], kie ŝi konfidis Blankan al la ĉefepiskopo de Bourdeaux[[Bordeaux]]. Ŝi mem pluiris al Fontevraud, kie ŝi restis malsana kaj estis vizitata de Reĝo Johano.
 
[[Dosiero:Gisant alienor d aquitaine et henri2.jpg|thumb|right|250px|Efigio de Eleonora kaj Henriko la 2-a ĉe Abatejo Fontevraud]]
3 443

redaktoj