Tuko de Edessa: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Abgarwithimageofedessa10thcentury.jpg|thumb|la diptiĥono]]
Tuko de Edessa aŭ Mandylion (antikvgreke: μανδύλιον aŭ Μαντήλιον aŭ Μανδήλιον, arablingve ﻣﻨﺪﻳﻞ, mandīl) estis tolaĵo, venerita ĉe la kristanaj orientaj komunumoj, sur kiu estis prezentita la visaĝo de Jesuo. La bildo estis opiniata originita per miraklo kaj estis do difinita Akeropita (greke: αχειροποίετα), nome “ne farita per homa mano”.
La '''tuko de Edessa''' aŭ Mandylion estas tuko, kopioj de bildo kiu onidire surhavas vangobildon de [[Jesuo Kristo]]. La unua mencio de la bildo venas el la 6-a jarcento. [[Konstantino_la_8-a_(Bizancio)|Konstantino la 8-a]] bizanca imperiestro transportigis ĝin en 944 el [[urfa|Edessa]] al [[Konstantinopolo]]. La tuko malaperis dum la [[krucmilitoj]]. Onidire, oni vendis ĝin en 1204 al la francoj, kiuj lokigis ĝin en la parizan [[Sainte-Chapelle]]. Aliaj fontoj mencias ĝin en Romo, Ĝenevo. La tukon donacis en 1370 la bizanca imperiestro al Leonardo Montaldo, posta estro de Ĝenevo. Post morto de Montaldo en 1384, ĝi venis al armena monaĥejo kaj restis tie dum 600 jaroj, kiam reiris al [[Ĝenevo]]. Oni faris pri ĝi kopiojn jam dum la [[Mezepoko]] kaj nun du el ili troviĝas en la Vatikano.
 
Laŭ legendoj, la reĝo Abgar (kiu regis samkiam Jesuo) malsaniĝis kaj pensis, ke bildo pri Jesuo sanigos lin. Tiel li sendis homon al Jesuo por pentri portreton de Jesuo, sed Jesuo metis tukon al sia vango kaj transdonis tion.
 
==Historio==
Reĝo Abgar aperas en diptiko, kie li estas pentrita kun la tuko enmane. Alia parto de la diptiko prezentas apostolon Tade. La diptiko verŝajne estis triptiko kaj tiu tria parto verŝajne estis Mandylion. (Tiu diptiko estas datita je la 10-a jarcento.)
Mandylion estis konservita dekomence en Edessa en Mezopotamio (hodiaŭ Urfa, en Turkio); sekve en Konstantinopolo. Pri ĝi perdiĝis la spuroj en 1204 dum la [[kvara krucmilito]] kiam la urbo estis disrabadita. Diversaj fakuloj opinias, ke la Mandylion estas la sama tolaĵo nun venerata en Torino sub la nomo de Mortoruko. Ĝia origino estis rakontita legendmaniere de [[Eŭsebo el Cezarea]]: en sia Eklezia historio (325 ĉirkaŭ), Eŭsebo diras ke [[Abgar V Ukama]] (= la Nigra), reĝo de Edessa (4 aK.ĝis la 7 pK. kaj de la 23 ĝis 50 pK.) kuŝis malsana. Koninte pri la mirakla agado de Jesuo, li sendis sian aferŝarĝiton al li por lin inviti veni al la Edessa kortego. Jesuo ne iris, sed permesis ke la reĝa ŝarĝito revenu kun letero (aliloke estas dirate je Jesuo koncedis ke li pentru liajn vizaĝajn trajtojn).
 
Detaloj, tamen, iomete, aŭ eble substance, ŝanĝiĝis en posta rakonto en la refaraĵo pri la ''Doktrino de Addai'', titolita [[Agoj de Tadeo]] (apostolo): la ŝarĝito Anania volis atente observi la jesuajn vizaĝajn trajtojn por ilin reprodukti pentre, sed estus Jesuo mem kiu produkis sian bildon ĝin stampante sur bantuko poste nomita ''ràkos tetràdiplon'', nome kvarfoje duoble refaldita. Eble la pia legendo provis ekspliki la nepentritecon de la bildo kiu ne montris farbaĵojn kaj kiu pro tio esti difnita akeropita (farita ne de homa mano). Aldonindas plue, ke la surtolaĵa bildo estis transdonita al la reĝa kortego kaj ke la reĝo saniĝis kaj fiksigis la bildon sur tablo orumita.
 
Reĝo Abgar aperas en diptiko, datita je la 10-a jarcento, kie li estas pentrita kun la tuko enmane. Alia parto de la diptiko prezentas apostolon Tadeon. La diptiko verŝajne estis triptiko kaj tiu tria parto verŝajne estis Mandylion.
 
[[Johano el Damasko]] (forpasinta en 749) mencias tiun bildon por defendi la ikonkulton memorigante la tradicion laŭ kiu [[Jesuo]] mem, pripetite, mirakle stampis sian imagon sur tolaĵo ''oblonga'', ne do ''kvadrata'' laŭ aliaj referaĵoj. Eble li ĝin vidis integre disvolvita. Aliaj, limiĝante al la fronta vido, prisktibas ĝin kvadrata.
Egeria [http://fr.wikipedia.org/wiki/%C3%89g%C3%A9rie], pilgrimulino al Edessa en 384 referas pri la loka episkopo priskribanta al ŝi la urban pordegon tra kiu iam pasis Anania (aŭ Hanna) portanta la leteron de Jesuo, sed ŝi ne parolas pri la bildo pro kiu Edessa famiĝis.
 
La unua informo, taksata fidinda, pri la ĉeesto de Mandylion en Edessa datas je la duono de la 6-a jarcento. En 544 la urbo estis sieĝita de Sasanidoj gvidataj de [[Corsoes la 1-a]]: laŭ [[Evagrio Skolastiko]] (594), la urbo estis liberigita el sieĝo, laŭ popola onidiro, helpe de la sankta bildo. Ankaŭ samtempa siria himno pensigas, ke la ĉeesto de la surtolaĵa bildo estis jam konita kaj priparolita.
Estas rakontite ke la sankta bildo estis retrovita en alta anfrakto de la muregoj: eble ĉar kaŝita pro grava inondo aŭ malamika invado. Fakte okazis tiutempe grava inundo (525): pri ĝi mencias [[Procopio el Cezarea]].
 
Povas esti ke Mandylion, pro la sieĝoj de diversaj urboj fare de [[Kosroes la 1-a]], estis portita de Antiokio al Edessa kaj inverse.
 
Kiam Edessa estis milite okupita de islamanaj, Mandylion restis tie laŭkelke da tempo. Tamen, oni ektimis pri ĝia sorto: tiam en 944 la bizanca generalo [[Johano Kurkuas]] [http://it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Curcuas] ĝin rekuperis kompensante la okupantajn islamanojn per la liberigo de 200 prizonuloj kaj ĝin kunportis al Konstantinopolo. Ĝia procesia enirigo en urbon estis akompanata de granda popola entuziasmo kaj lokita en la preĝejo de la Virgulino (Teotoko) ĉe la Pharos (faro), poste ĝi estis translokita ĉe Blacherne najbare de la rezidejo de la imperiestro kiu por la sankta akeropita bildo nutris grandan devotecon. Poste tiu enurbiĝo de Mandylion oni memorigis per jara liturgia festo la 16-an de aŭgusto.
 
Ke ekzistis tolaĵo kun bildo, aŭ simpla mortotuko kiu envolvis la kadavron de Jesuo, estas asertate ankaŭ en la apokrifa [[Evangelio laŭ Hebreoj]], eble de la dua jarcento, laŭ kiu ĝi estis konservita ĉe “servisto de la ĉefsacerdoto”. Ĉu temas pri la tuko kiu, poste, konserviĝis en Edessa kun la nomo Mandylion?
 
 
==La kvara krucmilito==
 
La marfloto de krucmilitistoj, gvidate de Veneciaj generaloj, anstataŭ laŭakorde atingi la marbordojn de Palestino, direktiĝis al Konstantinopolo kaj konraŭgentjure disrabadis la urbon kaj Mandylion malaperis...
 
 
==Kiu la sorto de Mandylion?==
 
Hodiaŭ ekzistas du supozitaj posedantoj de Mandylion: unu estas la urbo Ĝenova kaj alia la urbo Romo (kaj nun konservita en la kapelo ''Matilda'' en [[Vatikano]]). Sed ili estas vere pentraĵoj, eble temas pri imitaĵoj, eĉ fantaziaj imitaĵoj. Onidiris ankaŭ ke, oni vendis la tukon de Edessa en 1204 al la francaj kavaliroj, kiuj reveninte lokigis ĝin en la pariza Sainte-Chapelle.
Fakto estas ke meze de la 14-a jarcento (1357) en Francio (Lirey, Ĉampanjo), aperis la Mortortuko kiu nun estas konservita en Torino: ĝia historio kaj peripetioj oni povas legi en [http://eo.wikipedia.org/wiki/Mortotuko_de_Torino].
 
==Ĉu la Mortotuko de Torino kaj la Mandylion estas la samo?==
 
La posedanto de la Mortotuko de Lirejo estis posteulo de krucmilita kavaliro, kiu probable ĝin kunportis kun sia rabitaĵoj. Sed la indico plej forta kuŝas en la fakto ke la precipa karakterizo, nome la akeropiteco, tiom asertita rilate Mandylion, koincidas kun la sama karakterizo de la Mortotuko de Torino. Fakte, sur tiu ĉi moderna kemio ne trovas spurojn de farbo sur la tuta homa figuro! Oni provis alvidigi farbajn spurojn per spektroskopio en videbleroj kaj en ultraviola per refkekto kaj per fluoresko, per iksoradia spektroskopio kaj IR – infraruĝa radiado -, per maspektroskopio kaj infraruĝa termografio, radiografio ktp..., kaj ĉiam ĉio tio riveligis... koloron senfarban!
 
 
==Voĉoj kunrilataj==
 
Mortotuko de Torino
 
Veronika
 
Kvara Krucmilito
 
 
==Eksteraj ligoj==
 
Oficiala situo de la Mortoruko [http://www.sindone.org/it/storia/edessa.htm]
 
Muzeo de la Mortotuko en Torino [http://www.sindone.org/it/museo.htm#storico]
 
Internacia centro pri Sindologio [http://www.sindone.it/storia_prima14_more.asp?sm=sindone&check=null]
 
CICAP [http://www.cicap.org/piemonte/cicap.php?]
 
Ligo inter fakuloj pri Mortotuko: [http://www.shroud.it/STUDI.HTM]
 
 
 
==Bibliografio==
 
1. Jack Markwardt, Antioch and the Shroud (1998) [1].
 
2. Ian Wilson, Holy Faces, Secret Places, p. 162; Das Mandylion von Genua und sein paläologischer Rahmen - The Mandylion of Genoa [2] (in tedesco); Annalen van de stad Genua uit de 14de eeuw beschrijven dat het de echte Edessa-mandylion betreft [3] (in olandese).
 
3. Ian Wilson, Holy Faces, Secret Places, p. 193.
4. Lindsay Warner, Vatican Road Show, The Bulletin, 19 febbraio 2008 [4].
5. Mary e Alan Whanger, The Shroud of Turin, An Adventure of Discovery, cit.
 
6. Sermone di Gregorio Referendario in occasione dell'arrivo dell'Immagine di Edessa a Costantinopoli (traduzione inglese di Mark Guscin) [5].
7. Pierluigi Baima Bollone e Pier Paolo Benedetto, Alla ricerca dell'Uomo della Sindone, cit.
 
8. Luigi Garlaschelli, Processo alla Sindone, cit., p.125
 
9. A. Cherpillod, La mortotuko de Torion, la objekto neesbla, Francio (la aŭtoro, kvankam ne kredanto, demonstras ke la Mortotuko vere envolvis la korpon de Jesuo).
 
10. Ian Wilson, The Shroud of Turin, Image Books, New York, 1979.
 
11. Ian Wilson, Holy Faces, Secret Places, Doubleday, 1991, ISBN 978-0385261050.
12. Emanuela Marinelli, Sindone, un'immagine impossibile, supplemento a Famiglia Cristiana n.12 del 1.4.1998, edizioni San Paolo.
 
13. Carlo Papini, Sindone - Una sfida alla scienza e alla fede, Claudiana, Torino, 1998.
 
14. Lawrence M.F. Sudbury, Non per mano d'uomo?, Napoli, Boopen, 2007, ISBN 978-88-6223-070-4
 
== Vidu ankaŭ ==
*[[Mortotuko de Torino]]
*[[Veronika]]
<br clear=all>
{{Commons|Mandylion}}
{{projektoj|commonscat=Mandylion}}
[[Kategorio:Kristanismo]]
[[Kategorio:Arto]]
 
[[de:Abgar-Bild]]
Linio 23 ⟶ 103:
[[ru:Спас Нерукотворный]]
[[sv:Mandylion]]
[[it:Mandylion]]
 
[[Kategorio:Kristanismo]][[Kategorio:Katolikismo]]