Monaĥejo de Klosterneuburg: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fr:Abbaye de Klosterneuburg
e Leopoldo la 3-a Sankta
Linio 8:
Por multaj vizitantoj estas speciala atrakcio la Novabatejo kun sia grandioza ĉefstuparo, kun bibliotekoj - la Abateja Biblioteko de [[Klostronovburgo]] ankoraŭ nuntempe estas centro de scienca laborado -, kun la pompa marmorsalonego kaj najbaraj belegaj Imperiestraj Ĉambroj kaj kun super ili situantaj Dukaj Ĉambroj, en kiuj estas prezentataj la multaj art- kaj kulturhistorie gravaj kolektaĵoj de la Abatejo.
 
De la multaj abatejaj kontruaĵoj, alikonstruitaj dum la paso de la tempo, estas ankoraŭ konservitaj la malnova Abateja Ĉarpentejo kaj la Abateja Bindejo; en la lasta menciita oni trovas la faman "Milsitelan Barelon", super kiun ĉiujare je la 15a de novembro oni aranĝas la tradician "Barelglitadon". Okaze de tiu ĉi nomfesta tago de Sankta Leopoldo ([[Leopoldo la 3-a Sankta|Leopoldo la 3-a]]) al la Abatejo venas ne nur la loĝantoj de Klostronovburgo, sed ankaŭ multaj gastoj el la Federacia Lando [[Malsupra Aŭstrio]], kies [[Patroneco|landa patrono]] estas la sankta markizo (margrafo), kaj multaj [[Vieno|Vienanoj]] kaj turistoj.
 
[[Kategorio:Monaĥejoj de Aŭstrio|Klosterneuberg]]