Luhačovice: Malsamoj inter versioj

29 bitokojn aldonis ,  antaŭ 15 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[GeografioĈeĥio]] > [[EŭropoRegiono Zlín]] > [[ĈeĥioDistrikto Zlín]] > Luhačovice < [[Ĉeĥio:Turismaj lokojMoravio]]
 
----
Koordinatoj: 49°06'N; 17°45'E
 
'''Luhačovice''' estas signifa [[banloko]] kun 5 800 loĝantoj kaj centro de vojaĝtrafiko, situanta en sudorienta [[Moravio]], 12 km de urbo [[Uherský Brod]].
 
La plej granda moravia banloko situas en Vizovická vrchovina (Vizovická-montetaro), en valo de rivero [[Horní Olšava]]. Sur la fundo de la valo fontas hidrogenkarbondioksido-kloridsodaj alkalaj mineralakvoj kaj sulfurhidrogenaj akvoj, konataj ekde la jaro [[1669]]. La unuan banlokan konstruaĵon konstruis en la jaro [[1789]] tiamaj posedantoj Serényi-anoj (ili proprumis Luhačovice-on ekde la jaro [[1628]] ĝis la jaro [[1945]]). El pli multe ol 10 fontoj estas la plej fama Vincentka, kiun oni ankaŭ distribuas en vendejreton. Malpli multe konataj estas Aloiska, Otovka kaj Amandka. La fontoj havas ŝirmzonon. La akvon oni kaptas plejparte el putoj aŭ boroj. Ĉi tie oni kuracas perturbojn de spirorganoj kaj digestorganoj, perturboj de metabolismoj de grasaĵoj, angiajn malsanojn. Oni uzas trinkkuracadon, banojn, kompresojn kaj inhaladon. La banloko funkcias tutjare, krom unumonata paŭzo ĉirkaŭ fino de la jaro. La komplekso de la banlokaj konstruaĵoj kun kolonado estas ekster trafikvojo de la urbo. Secesa arkitekturo de la banloko havas karakterizajn elementojn inspirataj de regiono Valaĥio. La banloko havas tradicion de ĉeĥa-slovaka reciprokeco (Akvoterapia instituto, domo de Jurkovič).
Proksimume 3 km de la urbo estas valbaraĵo nomata Luhačovice, kiu estis finita en la jaro [[1928]]. Ĉirkaŭ la valbaraĵo estas multnombraj refreŝigejobjektoj kaj aŭtokampadejo.
 
{{Distrikto Zlín}}
 
[[Kategorio:Urboj de Ĉeĥio]]