Bauhaus Dessau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 22:
===Historio===
[[Dosiero:Bauhaus-Dessau_Verbindung.JPG|thumb|240px|Bauhaus Dessau - la enirejo kaj liga konstruaĵo]]
Jam en [[1919]] [[Bauhaus]] fondiĝis kiel posteulo de la ''Weimarer Kunstschule'' (artlernejo [[Weimar]]) fondita en [[1906]] de la grandduko de Saksujo-Weimar.

Pro dezirata ligo al [[mezepoko|mezepokaj]] tradicioj kaj [[gildo]]j, ĉefe la ''Bauhütte'' (Konstrudometo), kiu zorgis pri la konstruado de la [[katedralo]]j, oni uzis la terminojn [[majstro]]j kaj [[lernanto]]j.

De [[1919]] ĝis [[1928]] estris ĝin [[Walter Gropius]], posteulo de [[Henry van de Velde]]. Pro ŝanĝiĝo de politikaj fortoj dekstriĝintaj, Baŭhaŭs estis malfondita en [[1925]] pro politika premo. Jam la [[29-an de decembro]] [[1924]] la deklaro pri malfondiĝo estis publikigita en multaj gazetoj. Tamen ĝi vere efikis nur post la fino de kontraktoj, la [[31-an de marto]] [[1925]]. La urbestro de Dessau, Fritz Hesse, kaj ties konsilisto pri kulturo, [[Ludwig Grote]], ebligis la translokigon de la lernejo al Dessau, kie la Baŭhaŭs estis konstruita en la jaroj [[1925]] kaj [[1926]] laŭ planoj de Gropius. La lernejo estis oficiale agnoskita alta lernejo de Anhalt en la jaro [[1926]].
 
Marte 1925 Gropius ricevis la mendon de la urbo Dessau, septembre 1925 la konstruado ekis, la [[21-an de marto]] [[1926]] tegmentoj estis pretaj kaj la [[4-an de decembro]] 1926 okazis la oficiala inaŭguro.