Ku-Kluks-Klano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fa:کوکلاکس کلان
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: an:Ku Klux Klan; cosmetic changes
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Burning-cross2.jpg|thumb|325px|Krucbruligado de la KKK]]
La '''Ku-Kluks-Klano''' ('''Ku Klux Klan''' aŭ '''KKK''') estas unu el kelkaj blankul-suverenistaj organizaĵoj en [[Usono]], kiuj kontraŭbatalas civilajn rajtojn por nigruloj, judoj, kaj aliaj etnaj, rasaj, socialaj, aŭ religiaj grupoj. Ili ankaŭ kontraŭas katolikismon, kaj 'maldekstrajn' grupojn, kiel la [[IWW]]-on kaj la movadon por gej-rajtoj. Ili fifamas pro terorisma perforteco, linĉado, kaj minacaj agoj kiel krucbruligo.
 
== Historio ==
=== Originala KKK ===
La [[24-a de decembro|24-an de decembro]] [[1865]] (post la fino de la [[Usona Enlanda Milito|usona enlanda milito]]) KKK fondiĝis de [[Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko|konfederaciaj]] veteranoj. Ĝi kreskis kaj plifamiĝis post kunveno en [[1867]], dum generalo Nathan Bedford Forest prezidis kiel granda sorĉisto [''Grand Wizard'', angla termino por gvidanto de la KKK].
 
Originale KKK celis ne nur kontraŭi rajtojn de nigruloj, sed ankaŭ helpi vidvinojn kaj georfojn de la enlanda milito. Ĝi pli kaj pli uzemis plifortecon, kaj en [[1869]] Forrest oficiale disigis la organizaĵon pro tio. Sed KKK-agado daŭris kaj en [[1871]] prezidento [[Ulysses S. Grant]] subskribis kontraŭ-KKK-leĝon. Post kelkaj jaroj KKK malaperis.
 
=== Dua KKK ===
Nova KKK reaperis dum la [[unua mondmilito]]. En [[1915]] polemika klasika filmo "La nasko de nacio" (''The Birth of a Nation'') de [[D.W. Griffith]] kreis novan kontraŭ-negran senton en Usono. La unua KKK estis suda organizaĵo, sed la dua havis grupojn tra multaj usonaj ŝtatoj, nordaj kaj sudaj. Skandalo seksperforta kaj murda de KKK-estro kaŭzis, ke la dua KKK perdis popularecon dum la [[1930-oj]], kaj ĝi disiĝis en [[1944]].
 
=== Triaj Klanoj ===
Post la [[dua mondmilito]] aperis kelkaj organizaĵoj uzantaj la nomon de "Ku-Kluks-Klano". Ili batalas kontraŭ la rajtmovadojn de la [[1960-oj]]. Ili ankoraŭ restas hodiaŭ, sed ju pli usona socio toleremiĝas rase, des pli la KKK malkreskas kaj fendiĝas.
 
== Tradicioj ==
La nomo "Ku-Kluks-Klano" venas de "kuklos", la greka vorto por "circlo". Anoj de la klano vestas distingajn blankajn robojn kaj kapotojn, kiuj reprezentas la fantomojn de Konfederaj militistoj revenintaj de mortinteco por serĉi venĝon kontraŭ siaj malamikoj. KKK uzas titolojn kiel ''Grand Wizard'' (Granda Sorĉisto), ''Exalted Cyclops'' (Laŭdata Ciklopoj), ktp por indiki rangon.
 
== Hodiaŭ ==
Probable hodiaŭ estas nur kelkaj miloj da subtenantoj, kiujn la plejmulto de usonanoj rigardas kiel tre dekstremajn frenezulojn. Ĉefaj usonaj frakcioj estas "Imperiaj Klanoj de Ameriko" [''Imperial Klans of America''], "Kavaliroj de la Ku-Kluks-Klano" [''Knights of the Ku Klux Klan''], kaj "Kavaliroj de la Blanka Rozo" [''Knights of the White Rose''].
 
Freŝdate, ida organizaĵo alvenis al Britio. Tamen, la brita Ku-Kluks-Klano estas nur eta movado, sen ia ajn vera influo.
Linio 39:
{{LigoElstara|sr}}
 
[[an:Ku Klux Klan]]
[[ar:كو كلوكس كلان]]
[[be-x-old:Ку-клюкс-клан]]