Bauhaus Dessau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 59:
 
[[Trinkejo]] konstruita de [[Ludwig Mies van der Rohe]] en la najbareco de la majstrodomoj estis malkonstruita en la [[1970-aj jaroj]].
 
== Törten kaj Laubengang-domoj ==
[[Dosiero:Laubenganghaus, Mittelbreite.jpg|thumb|Laubengang-domo]]
[[Dosiero:Dessau,Gropiussiedlung Törten (Dessau-Süd).jpg|thumb|Domoj en Törten]]
Estiĝis en [[Törten]] en la nuna suda Dessau de 1926 ĝis 1928 ''setlejo'' kun vicdomoj (stratoj ''Großring, Mittelring, Kleinring'') kaj en 1930 la ''Laubengang-domoj'' (stratoj ''Mittelbreite, Peterholzstr.'') en industria konstrumaniero. Oni atentis ĉi tie gravajn opiniojn de la arkitektoj de la Baŭhaŭs, kiel ekzemple la sunradiado dum diversaj horoj kaj sezonoj, la vivmaniero en la loĝejo kaj la utiligo de la apudaj ĝardenoj por nutraĵo kaj ripozo. Oni transformis tion, kion Walter Gropius jam esprimis: ''konstruado estas la formigo de vivprocesoj''.
Per la industria konstrumaniero oni atingis malaltajn kostojn, kiuj estis por la aĉetantoj elirvojo el la altiĝantaj luprezoj kaj eblo iĝi hejmposedanto. Sed pro la plataj tegmentoj la domoj estis multe kritikitaj de konservemuloj.
 
Tiuj domoj estis multe modifiitaj poste. Ĉefe la fenestraj fasadoj estis ŝanĝitaj. Multaj individuaj modifoj de la fasadoj forprenis la sencon pri unueco de la domoj.
 
La ''Konsumgebäude'' (konsumejo, speco de ĉirkaŭkonstruita vendsalonego), konstruita en 1928 laŭ plano de Walter Gropius iĝis centra punkto de la domoj en Törten. Ĝi konsistas el du kuboj enŝovitaj unu en la alian, horizontala vendeja parto kaj vertikala trietaĝa loĝeja parto. Al tio ĝi utilas ankoraŭ nuntempe.
 
==Fotogalerio==