Eta Litovio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sv:Lilla Litauen
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Regionoj de Litovio.jpg|thumb|right|300px|<center>la historiaj etnografiaj [[regionoj de Litovio]]]]
 
'''Eta Litovio''' ([[litova lingvo|litove]] ''Mažoji Lietuva'' aŭ ''Prūsų Lietuva'', [[germana lingvo|germane]] ''Kleinlitauen'' aŭ ''Preußisch-Litauen'') estis la nomo de la norda parto de la oficiale germanlingva regno [[Orienta Prusio]], kaj estis teritorio ĝis la jaro [[1945]] ĉiam grandparte loĝata de parolantoj de la [[litova lingvo]]. La regiono situas ĉe la bordo de la [[Balta Maro]], kaj post la [[Dua Mondmilito]] nur eta parto de la teritorio troviĝas ene de la nuna [[Litovio|Litova Respubliko]], sed plej multo en la eksa germanlingva [[Orienta Prusio]], kiu de 1945 nomiĝas [[Kaliningrada regiono]] de [[Rusio]] (fakte preskaŭ la tuta Orienta Prusio estis je signifa parto litovlingva kaj tial apartenas al la kultura regiono Eta Litovio, nur la ĉefurbo [[Kaliningrado|Königsberg]] kaj iom da ĉirkaŭaĵo ne). Malgranda teritorio aldone troveblas en la nuna teritorio de norda [[Pollando]]. La plej larĝa urbo de Eta Litovio estas [[Klaipėda]].
 
La nomo respegulas la longedaŭran politikan dividon de la lando inter [[Rusio]] (pli granda parto) kaj [[Prusio]] resp. [[Germanio]] (pli malgranda parto).
Linio 8:
 
==Geografio==
La areo de Eta Litovio, kiel tiu de ĉiuj kvin etnografiaj [[regionoj de Litovio]], ne difiniĝas politike aŭ administre, sed kulture, pro komunaj lokaj tradicioj kaj dialektoj de la [[litova lingvo]], komunaj popolaj kantoj kaj tradiciaj historioj. Ĝi konsistas el la nuna [[Kaliningrada regiono]] de [[Rusio]] (sen la urbo [[Kaliningrado|Königsberg (nun Kaliningrado)]] kaj iom da ĉirkaŭaĵo), malgranda teritorio en norda [[Pollando]] samkiel la sekvaj teritorioj en moderna [[Litovio]]: la municipoj [[Klaipėda]], [[Šilutė]], [[Pagėgiai]], kaj [[Neringa]], plus la urbo [[Klaipėda]].
 
La du plej gravaj urboj en la kultura regiono Eta Litovio estas - unue la nomoj en la [[litova lingvo]], sekve inter krampoj en [[germana lingvo]] - [[Klaipėda]] ([[Memel]]) kaj [[Tilžė]] ([[Tilsit]]). Aliaj signifaj urboj estas [[Ragainė]] ([[Ragnit]]), [[Šilutė]] ([[Heydekrug]]), [[Gumbinė]] ([[Gumbinnen]]), [[Įsrutis]] ([[Insterburg]]) kaj [[Stalupėnai]] ([[Stallupönen]]).
Linio 14:
== Historio ==
[[Dosiero:Gvardeisk town russia view .jpg|thumb|300px|<center>la rivero Pregolya (germane ''Pregel''), dum la 19-a jarcento estis la suda regiona limo]]
Origine la regiono estis enloĝata de balta popolo kun la nomo [[prusojpraprusoj]]. Dum la 12-a jarcento germanlingvaj militistoj de la [[ordeno de germanaj kavaliroj]] venis al la regiono kaj post 50-jara akra milito kun la lokuloj sukcesis mortigi praktike ĉiujn prusojn. Ekestis germanlingva kavalira ŝtato, kiu transprenis la nomon "Prusio" de la persekutitaj baltoj, kaj dum en la sudo - la tiel nomata "Okcidenta Prusio" (nun parto de [[Pollando]]) - ekloĝis ĉefe kamparanoj vokitaj de Germanio, en la nordo - la tiel nomata ""Orienta Prusio" (nun la [[Kaliningrada regiono]] de [[Rusio]]) la plej multaj enloĝantoj malgraŭ la ekstermo de la prusoj kaj sia lingvo restis baltoj - parolantoj de la [[litova lingvo]].
 
Kiam dum la 17-a jarcento Eŭropo dividiĝis al [[katolikismo|katolikaj]] kaj [[protestantismo|protestantismaj]] regnoj, [[Prusio]] iĝis protestantisma, dum [[Litovio]] kaj [[Pollando]] restis katolikaj. La protestantismaj litovlingvanoj do aŭ devis konvertiĝi al katolikismo aŭ fuĝis al la najbara [[Prusio]]. Post kiam dum [[1795]] Litovio estis konkerita fare de la carisma [[Rusia Imperio]], kiu malhelpis la uzadon de la litova lingvo kaj malpermesis publikaĵojn en la lingvo, aparte dum la 19-a jarcento pliaj kulture kaj lingve aparte engaĝitaj litovoj fuĝis al la pli libereca Prusio, por tie presi litovajn librojn kaj gazetojn, kaj kontrabande transporti ilin en la rusie okupitajn regionojn de Litovio. Post la jaro [[1800]] la plej multaj prusiaj litovoj estis dulingvaj, do parolis germane kaj litove.
Linio 20:
Post la [[Unua Mondmilito]] reekvivis sendependaj ŝtatoj [[Pollando]] kaj [[Litovio]], kvankam Eta Litovio restis parto de la [[Germana Regno]]. Dum [[1923]] la litova armeo konkeris la plej nordan parton de la regiono, kiu ankaŭ nun estas parto de [[Litovio]].
 
La loka subdialekto de la [[ĵemajtia dialekto]] de la [[litova lingvo]] malaperis post la jaro [[1945]], kiam la ĉiuj enloĝantoj de la regiono estis forpelitaj de sovetuniaj aŭtoritatoj al (ĉefe okcidenta) [[Germanio]]: Sovetunio konsideris ĉiujn enloĝantojn de Eta Litovio - laŭ siaj pasportoj de la [[Germana Regno]] - germanlingvaj. La malgrandan nordan parton de Eta Litovio, do la areon ĉirkaŭ urbo Klaipėda, ekloĝis homoj el la nordo kaj sudo de la najbara litova kultura regiono [[Ĵemajtio]] kaj ankaŭ el aliaj partoj de Litovio. La reston, kiun la regantoj de Sovetunio alkroĉis al la Rusia Socialisma Soveta Respubliko, ekloĝis rusoj. Sovetunio simple neis la ekziston de Eta Litovio kiel kvina kultura regiono de Litovlingvio, kaj ekzemple en la subĉiela muzeo de kampara vivo de Litovio en [[Rumšiškės]], kiu malfermiĝis dum la Sovetunia periodo, nur '''kvar''' kulturaj regionoj de Litovlingvio prezentiĝis (intertempe aldoniĝis kvina pri Eta Litovio).
 
Ĉar la [[Kaliningrada regiono]] estas izolita kaj tre maldense enloĝata eksklavo de [[Rusio]], iuj litovoj post la jaro [[1990]] proponis redoni ĝin al [[Litovio]] kaj garantii rajton de restado al la ruslingvaj enloĝantoj venintaj tien post [[1945]]. Tamen konatas la fakto ke la regantoj de [[Rusio]] ne vidis avantaĝon fordonaci la teritorion al Litovio (aŭ - same imageble - al [[Germanio]]).
Linio 27:
 
== Simboloj ==
<!-- [[Dosiero:Flag de Lithuania Minor.svg|thumb|Flago de Eta Litovio]] -->
* Eta Litovio havas trikoloran flagon kun horizontalaj strioj en verdo, blanko kaj ruĝo. Tiu flago unuafoje menciiĝis dum la jaro 1660. .