Febo (luno): Malsamoj inter versioj

971 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
sen resumo de redaktoj
==Fizikaj ecoj==
 
Febo estas pli malpli sfera kaj ĝia diametro estas 220 km. Febo rotacias ĉirkaŭ sia akso post naŭ horoj kaj plenumas rondiron ĉirkaŭ Saturno post 18 monatoj. Ĝia surfaca temperaturo estas proksimume 75 K (-198°C). Ĝi troviĝas ene de la plej granda ringo de [[Saturno]], malkovrita je 2009.
 
La plejmulto de la satelitoj de Saturno havas tre brilan surfacon, sed la [[albedo]] de Febo estas tre malgranda, nur atingas 0,06. Ĝia surfaco estas plena je cikatroj, kun krateroj ĝis 80 kilometrojn longaj, kaj unu 16 kilometrojn alta.
 
Komence, kiam la unua fotoj montris la malhelan koloron de la satelito, sciencistoj kredis ke temis pri [[asteroido tipo C|karbona asteroido]]. Ili estas kemie tre maljunaj kaj oni kredas ke ili estas kombinaĵo el originaj solidaĵoj kiuj kondensiĝis el la molekua nubo kiu estigis la [[Sunsistemo]]n.
 
Poste, danke al la informoj kiuj alportis la kosmosondilon [[Misio_Cassini-Huygens|Cassini-Huygens]], oni konstatis la ekziston de granda diferenco de brileco ene de la krateroj de la satelito, kio indikas la ĉeeston de glacio sub ĝi surfaco. Oni kredas ke Febo estas 50% roka, malsame ol la aliaj satelitoj de Saturno, kies roka proporcio nur atingas proksimume 35%. Pro tiuj datumoj, sciencistoj kredas ke Febo estas kaptita [[Centaŭroj (asteroidoj)|Centaŭro]], unu el la multnombraj asteroidoj el la [[Kujper-zono]] kiuj orbitas la [[Suno]]n inter [[Jupitero]] kaj [[Neptuno]].
 
===Mapo===
Ĉi tie montriĝas la mapo farita el la fotoj prenitaj de la kosmosondilo [[Misio_Cassini-Huygens|Cassini-Huygens]]:
[[Dosiero:Phoebe_2005_Mercator_PIA07795_modest.jpg|thumb|leftcentre|600px]]
 
 
1 074

redaktoj