Senkulotuloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Nova paĝo: thumb|250px|Pentraĵo de tipa senkulotulo fare de [[Louis Léopold Boilly (1761-1845)]] Per la termino '''senkulotuloj''' oni dum la franca revolucio in...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:02, 21 okt. 2009

Per la termino senkulotuloj oni dum la franca revolucio indikis la manlaboristojn, etkomercistojn, butikistojn, taglaboristojn, senhejmulojn kaj urbajn povrulojn.

Pentraĵo de tipa senkulotulo fare de Louis Léopold Boilly (1761-1845)

Ili ne portis kuloton kaj do estis senkulotuloj {france: sans culottes)

Post junio 1792 la termino ankaŭ ekhavis politikan ŝargon kaj estis uzata por radikalaj republikanoj, kiuj aktivis en la revoluciaj popolsocietoj kaj kvartalorganoj (assemblées generales).

Internacie ĝi estis la kromnomo (moknomo) por la francaj soldatoj en la epoko de la Unua Respubliko.

Literaturo