Batalo sur Blanka monto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Rezisto de la [[Bohemio|ĉeĥa]] nobelaro malrapide trovis subtenon eĉ ĉe la nobelaro de pluaj landoj. Al flanko de la ribeluloj aliĝis ankaŭ [[Transilvanio|transilvania]] [[Gabrielo Bethlen]]. La elekto de [[Frederiko la 5-a (Palatinato)|Frederiko de Palatinato]] kiel ĉeĥa reĝo estis kulmino de kontraŭhabsburga prezentiĝo. La nobelaraj soldataroj atingis certajn sukcesojn, eĉ dum sieĝado de [[Vieno]]. La decida turnopunkto en la milito okazis post tio, kiam [[Ferdinando la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Ferdinando la 2-a]] sukcesis akiri aliancanon de [[Maksimiliano la 1-a (Bavario)|Maksimiliano la 1-a]] de [[Bavario]]. Tiu ĉi firmigo de la [[Katolika Ligo]] ebligis ĵeti la plenajn fortojn kontraŭ [[Bohemio]]. La unuiĝintaj soldataroj de Katolika ligo kaj de la imperiestro invadis en la landon de sude kaj la nobelaraj soldataroj devis retiriĝi al [[Prago]]. Soldataroj de [[Kristiano la 1-a (Anhalto)|Kristiano de Anhalto]] ekokupis strategie avantaĝajn poziciojn sur Blanka Monto kaj la soldataroj de la malamiko venis baldaŭ post ili. La katolika gvidantaro estis malfortigita pro vundo de komandanta generalo Buquoy, kiu devis komandi la batalon el [[kaleŝo]]. La fortoj de la malamikoj estis egaligitaj, la nobelaraj soldataroj havis proksimume 20 000 virojn en pli bona posteno kaj 28 000 da imperiestranoj staris kontraŭ ili. La batalo eksplodis matene la [[8-a de novembro|8-an de novembro]] de [[1620]] kaj ĝi daŭris eĉ ne du horojn. Malbone pagataj nobelaraj taĉmentoj estis malvenkitaj, povis ilin savi eĉ ne fama rezisto de „moravanoj“ ĉe muro de la reĝa ĉasista arbaro. La informo pri la malvenko devigis fuĝi Frederikon de Palatinato kaj ĝi signifis finon de la ĉeĥa nobelara opozicio. La Blanka Monto kiel simbolo, la grava traŭmo de la ĉeĥa historio, por daŭre enskribiĝis en ĝeneralan subkonscion.
 
[[Kategorio:Tridekjara Militomilito]]
[[Kategorio:1620]]
[[Kategorio:Bataloj]]