Esperanto (komputila viruso): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
verkis laŭ cititaj eksteraj ligiloj
 
pluraj aldonaĵoj laŭ nove trovitaj fontoj (aldonitaj en eksterajn ligilojn)
Linio 1:
'''Esperanto''' (ekzakta nomo '''Esperanto.4733''') estas [[komputila viruso]] aperinta en [[1997]], nomita laŭ la sukcesa planlingvo [[Esperanto]]. La nomon por la viruso elektis ĝia aŭtoro verŝajne pro tio, ke ĝi similas la internaciecon de la lingvo Esperanto per sia konduto. Ĝi nome estas la unua [[platformo|interplatforma]] viruso celanta ataki ne nur [[DOS]]-on kaj [[Vindozo]]n, sed ankaŭ [[Apple Macintosh|Macintosh]]-ajn [[komputilo]]jn. La simileco inter la viruso kaj la lingvo troviĝas krome ankaŭ en tio, ke ĝi aktiviĝas en la tago kiam unuafoje la lingvo publikiĝis.
 
La viruso unue aperis en [[Novembro]] [[1997]]. Ĝia kodo grandas je 4733 [[bitoko]]j kaj ĝi kapablas infekti kaj [[PC]]-komputilojn ([[DOS]], [[Vindozo|Win95, WinNT]]) kaj [[Apple Macintosh|Macintosh]]-komputilojn ([[Mac]] kaj [[PowerMac]]). Ĝi kapablas infekti kaj [[.COM]] kaj [[.EXE]] dosierojn ĉe PC-oj, kaj [[MacOS]] programojn, etendaĵojn, regpanelojn, sistemajn dosierojn, serĉilojn, DA tenilojn kaj labortablajn doseriojn ĉe Macintosh-oj. Malgraŭ tio ke ĝi vere funkcias ĉe ambaŭ platformoj, onidire la viruso neniam sukcesis disvastiĝi de unu al la alia pro eraroj en la [[fontoteksto]], kaj do la sola maniero kiel okazigi tion estas kopii ĝin de unu platformo al alia ''permane''.
 
Esperanto aktiviĝas ĉiun jaron je la [[26-a de julio]]. Tio estas la tago, kiam en [[1887]] [[Ludoviko ZAMENHOF|L. L. Zamenhof]] publikigis la unuajn ekzemplerojn de la [[Unua Libro]] de la lingvo Esperanto kaj kiam do tiu lingvo iĝis publika (tio estas plia pruvo de la intenca rilato de la viruso kaj la samnoma lingvo). Je tiu ĉi tago, se lanĉita en Vindozo, la viruso aperigas diversajn mesaĝojn ĉe la ekrano. Tamenla onidirejenajn lamesaĝojn virusoskribitajn nedulingve sukcesis- disvastiĝien interla platformoj[[angla prolingvo|angla]] erarojkaj en la [[fontotekstoesperanto]]. (la kelkajn nuranglajn mesaĝojn esperantigis kaj skribis flanke ''kurzive'' en krampoj la verkinto de tiu ĉi artikolo):
 
[Esperanto, by Mister Sandman/29A] ''([Esperanto, far Majstro Sandman/29A])''
Never mind your culture / Ne gravas via kulturo,
Esperanto will go beyond it / Esperanto preterpasos gxin;
never mind the differences / ne gravas la diferencoj,
Esperanto will overcome them / Esperanto superos ilin.
Never mind your processor / Ne gravas via procesoro,
Esperanto will work in it / Esperanto funkcios sub gxi;
never mind your platform / Ne gravas via platformo,
Esperanto will infect it / Esperanto infektos gxin.
Now not only a human language, but also a virus... ''(Nun ne nur homa lingvo, sed ankaŭ viruso...)''
Turning impossible into possible, Esperanto. ''(Igante neeblan ebla, Esperanto.)''
 
Laŭ la dulingveco de la mesaĝoj oni povas supozi, ke la aŭtoro de la viruso estis [[esperantisto]], kaj eble eĉ ke unu el ŝliaj celoj estis reklami per la viruso la internacian lingvon (malgraŭ tio, kian fian maniero ŝli uzis por tio).
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
* [http://www.e-novosti.info/25.php Esperanto Novosti: Вирус Эсперанто] ''(ruse - sube de la paĝo)''
* [http://www.viruslibrary.com/virusinfo/Esperanto.4733.htm Virus Library: Esperanto.4733] ''(angle)''
* [http://www.dgl.com/dglinfo/1997/dg971125.html DGLInfo: Esperanto Virus Infects PCs & Macs] ''(angle)''
* [http://www.virus-scan-software.com/virus-scan-help/answers/the-history-of-computer-viruses.shtml The History of Computer Viruses]] ''(angle)''