Tutmonda diluvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Tia [[legendo]] estas menciita ankaŭ en la [[Malnova testamento]] de la [[Biblio]]. Ĉi tie ĝi estas prezentita kiel [[puno]], per kiu [[Javeo]] punis la [[homaro]]n pro ties [[peko]]j. Laŭ la [[Biblio]], en la libro [[Genezo]] ĉapitroj 6-8, Javeo avertis pri la [[inundo]] la piulon [[Noa]] kaj ordonis al li konstrui [[arkeo]]n, sur kiu Noa saviĝis kun sia familio. Sur la sama arkeo Noa laŭ la ordono de Javeo savis "el ĉiu karno po unu paron". Tiel estis savitaj la [[homaro]] kaj ĉiuj [[besto]]j.
 
==NeblibliajNebibliaj fontoj==
 
Je realeco de la biblia [[mito]] la sciencistoj kredis ĝis la unua duono de la [[19-a jarcento]]. Sed tiam oni trovis, ke la mito venis al [[hebreoj]] el [[Mezopotamio]]. En [[1872]] la [[asiriologio|asiriologo]] D. Smit trovis inter la restaĵoj de la [[biblioteko]] de la [[asirio|asira]] reĝo [[Asurbanipal]]o ([[7-a jarcento a.K.]]) tre antikvan [[Argiltabuletaro de Asurbanipal|argil-tabuleto]]n kun fragmento de la "[[Eposo pri Gilgameŝo]]" (duonlegenda reganto de la urbo [[Uruko]] en [[Sumero]] (ĉ. [[27-a jarcento a.K.]]). Sur la tabulo estis skribita la [[rakonto]] pri la [[inundo]], pereiginta "la tutan homaron". Multaj detaloj de la rakonto koincidas kun tiuj el la biblia versio. Komence de la [[20-a jarcento]] dum fosado de la [[sumero|sumera]] urbo [[Nipuro]] estis trovita ankoraŭ unu tabelo, kiu same temas pri la tutmonda inundo.