Eduardo la 5-a (Anglio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: da:Edvard 5. af England
eNeniu resumo de redakto
Linio 8:
 
==Reĝo==
La 9-an de aprilo 1483 Eduardo la 4-a mortis. Lia testamento nomumis lian fraton [[Rikardo la 3-a (Anglio)|Rikardon (dukon de Gloucester)]] kiel protektanto de la juna reĝo ĝis li plenaĝis. Eduardo la 5-a estis tiam en [[Ludlow]], [[Shropshire]], kaj lia onklo Rikardo en norda Anglio. Ili ekiris al Londono, kaj la du grupoj kuniĝis en [[Northamptonshire]]. La 29-an de aprilo Rikardo vespermanĝis kun grafo Rivers kaj [[Richard Grey]], duonfrato de Eduardo la 5-a. La sekvantan tagon li arestis ambaŭ virojn kune kun [[Thomas Vaughan (batalisto)|Thomas Vaughan]], kiu estris la domanaron de Eduardo, kaj poste tiuj ekzekutiĝis. Rikardo forsendis la aliajn sekvantojn de Eduardo. Tiu akre protestis sed estis eskortata de Rikardo al la [[Turo de Londono]]. Tien, la 16-an de junio, ankaŭ alvenis [[Rikardo de Shrewsbury (1-a duko de Jorko)]], la pli juna frato de Eduardo.
 
==Detronigo kaj morto==
Rikardo prokrastis la kronadon de Eduardo. La 22-an de junio, dum prediko, pastro asertis ke la geedziĝo de Eduardo la 4-a kaj Elizabeth Woodville estis bigama pro antaŭa edziĝkontrakto de Eduardo la 4-a kaj [[Damo Eleanor Talbot]]. Tio igus la du princojn nelegitimaj. La filoj de [[Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence)]] ne rajtis surtroniĝi pro deklaro dum la regado de Eduardo la 4-a ke ilia patro [[Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence)]] estis ŝtatperfidisto. Pro tio, la 25-an de junio la angla parlamento detronigis Eduardon la 5-an kaj deklaris ke Rikardo la 3-a estis la rajta reĝo de Anglio. Sekvis statuto konfirmanta tion, ''titulus regius''. La 26-an de junio Rikardo la 3-a surtroniĝis.
 
La du princoj malpli kaj malpli videblis en la Turo de Londono, kaj post pluraj semajnoj ili tute malaperis. La ĝenerala kredo estas ke Rikardo ordonis ilian mortigon. En 1674 laboristoj kiuj rekonstruis ŝtuparon en la Turo eltrovis ostojn, kiujn oni metis en ĉerkon en [[Abatejo Westminster]] sub la nomoj Eduardo kaj Rikardo: tamen estas neniam pruvite ke la ostoj fakte estis tiuj de la princoj, kaj eĉ nun restas iom da spekulado pri la sorto de la du knaboj.