Nombro de Esperanto-parolantoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
DuIedz (diskuto | kontribuoj)
Linio 26:
 
*[[1996]]: [[Jouko Lindstedt]] (la estro de la diskutlisto [[DENASK-L]]) faris taksojn - ne por vere taksi absolutajn nombrojn, sed por montri la diferencojn inter diversaj lingvaj niveloj<ref>Uusi arvio esperanton puhujien määrästä [Nova pritakso de la nombro de esperantoparolantoj], en: Esperantolehti, 1996, n-ro 3, p. 7 (laŭ: Sikosek, Eo sen mitoj, 2003, p. 55 kaj 336)</ref>:
**'''1&#160;000''' [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|denaskaj parolantoj]]
**'''10&#160;000''' parolas flue, kvazaŭ denaske
**'''100&#160;000''' povas uzi skribe kaj parole
Linio 32:
**'''10&#160;000&#160;000''' jam konatiĝis kun ĝiaj elementoj
 
*Ĉ. [[1998]]: [[Simono Pejno]] publikigas en la reto tekston, en kiu li taksas, ke estas '''"optimisme" 20&#160;000''' kaj '''"pesimisme" 4&#160;000''' Esperanto-parolantoj<ref>Simono Pejno: [http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/e_kiom.htm Kiom da Esperanto-parolantoj?]; la titolo de la paĝo estas "Angla venkas en EU", supozeble erare.</ref>. (Li difinas, ke parolanto "estas iu, kiu senhezite flue parolas Esperanton" kaj plu detaligas tion<ref>"Se mankas al li vorto, li tuj kapablas malgraŭ tio per alia vorto adekvate esprimi sian penson. Lia gramatiko same kiel lia akĉento estas akcepteblaj, eĉ se ne plene perfektaj."</ref>. Kontraste Culbert esploris pri la kvanto de homoj, kiuj parolas "malofte hezitante". Pejno ne detaligas, ĉu laŭ li "Esperanto-parolanto" estas ankaŭ homo, kiu dum jardekoj ne parolis Esperanton - sed el la formulo "senhezite flue parolas" evidentiĝas, ke ne: Post longa tempo oni jes komprenas kaj povas paroli, sed certe kun multa hezitado.) <br>Pejno unue dividas la taksojn de Culbert kaj Lindstedt (2 milionoj/1,6 milionoj kaj 100&#160;000) al unuopaj landoj laŭ la proporcioj de la UEA-membraro. Li asertas sen plia detaligo, ke la surbaze de la takso de Culbert ricevitaj "170&#160;200 E-parolantoj en Germanujo simple ne estas. Se entute, estas nur centono de tiu ĉi vere astronomia nombro." Li poste klarigas pri siaj taksoj: "Duaŝtupe, mi baze de miaj scioj pri kelkaj landaj situacioj pretigis du proprajn taksojn." Mankas detaligo pri la uzataj "scioj". <br>Prijuĝante la takson de Pejno oni notu, ke li atingis por Litovio nombron inter 30 kaj 150, dum kontraste en la tiea censo de 2001 entute 858 homoj deklaris, ke ili scias Esperanton. Por Hungario li indikis takson inter 90 kaj 440 personoj; laŭ la tiea censo en 2001 entute 4565 homoj informis, ke ili parolas Esperanton. Do eĉ la "optimismaj" nombroj de Pejno estas je la faktoroj 6 kaj 10 sub la rezultoj de la censoj.
 
*[[2003]]: [[Ziko van Dijk]]: '''maksimume 40&#160;000 aŭ 50&#160;000 tutmonde'''.<ref>Ziko Marcus Sikosek. Esperanto sen mitoj. Antverpeno, 2003, p. 60. "UEA kaj aliaj asocioj havas entute ĉ. dudek mil membrojn. Eĉ neglektante, ke ne ĉiuj membroj vere parolas esperanton, ne kredindas ke ekzistas pli ol maksimume la duoblo da esperantlingvanoj. Do tre, tre optimisme oni povus taksi la esperantlingvanaron je maksimume 40&#160;000 aŭ 50&#160;000 tutmonde." Zikosek/Van Dijk ne citas fonton pri la rilato inter la nombroj de membroj kaj de parolantoj.</ref> Li forte dubas pri la altaj nombroj (en sia libro ''[[Esperanto sen mitoj]]''). Li kalkulas tie, ke se miliono da Esperanto-parolantoj estus disvastigita egaldense tra la mondo, oni atendus trovi 182 en la urbo [[Kolonjo]] (ĉ. unu miliono da enloĝantoj). (Oni konsciu, ke Esperanto estas disvastigita tre malsimile tra la mondo.<ref>Kp. la membronombrojn de la Landaj Asocioj de UEA: Laŭ la jarlibro 2006 en Islando estas 93 membroj inter proksimume 280&#160;000 enloĝantoj, do '''33 membroj inter 100&#160;000 enloĝantoj'''. En Finnlando estas ĉ. 400 membroj inter ĉ. 5,2 milionoj da enloĝantoj, do '''7,7''' membroj inter 100&#160;000 enloĝantoj. En Francio estas ĉ. mil membroj inter ĉ. 59,5 milionoj da enloĝantoj, do '''1,7''' membroj inter 100&#160;000 enloĝantoj. En Usono estas ĉ. 700 membroj inter 290 milionoj, do '''0,24''' membroj inter 100&#160;000 enloĝantoj. (UEA-jarlibro 2005, p. 42, 43, 49; Fischer Weltalmanach. Länderatlas. Frankfurt/Main, 2004, p. 67, 68, 93, 211.) La aliaj industriaj landoj ĝenerale troviĝas inter la nomitaj ekstremoj.</ref>) Van Dijk trovas "maksimume tridek" en tiu urbo (sed ne indikas la serĉomanieron); li diras, ke Kolonjo havas multe pli da esperantistoj ol la averaĝa regiono en la mondo (estante universitata urbo en meza Eŭropo). Li ankaŭ notas, ke UEA kaj la landaj asocioj aliĝintaj al UEA havas kune nur 20&#160;000 membrojn, kaj dubas, ĉu la nombro de la Esperanto-parolantoj estas vere kvindekoblo de la movadanoj.
Linio 52:
== Kio estas "Esperanto-parolanto"? ==
 
Unu el la bazaj problemoj de la disputo estas, ke multaj aŭtoroj ne difinas la nocion "Esperanto-parolanto"; malfacile kompareblas taksoj sen klara difino. Kontraste Lindstedt klareiom atentigas pri la diversaj lingvaj niveloj. Krome indas diferencigi laŭ legad-, aŭskultadkompreno, skribad-, parolad- kaj interagadkapablo, laŭ la ofteco de uzado, ĉiutage aŭ lastfoje antaŭ jardekoj. La [[Komuna eŭropa referenckadro|Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj]] (KERL) estus taŭga bazo por nova taksado laŭ la lingvaj niveloj kaj kampoj.
 
== Vidu ankaŭ ==