Plasencio: Malsamoj inter versioj

10 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
roboto modifo de: es:Plasencia; cosmetic changes
e (roboto modifo de: es:Plasencia; cosmetic changes)
| lando = [[Hispanio]]
| regiono = [[Ekstremaduro]]
| provinco = [[Provinco de Cáceres| Cáceres]]
| komarko = [[]]<!--tio ankoraŭ ne funkcias-->
| longitudo-gradoj=
Enhavante loĝantaron de 40.105 loĝ. (laŭ statistiko de INE [[2008]]), ĝi estas la dua urbo plej loĝata en [[provinco de Cáceres]] kaj la kvara de [[Ekstremaduro]]. Ĝi troviĝas je 83,4 km norde de [[Cáceres]], 126,4 km sude de [[Salamanca]] kaj 245,2 km sudokcidente de [[Madrido]]. Ĝi estas ĉefurbo de regioneto [[valo Jerte]] kaj de [[valo Ambroz]]. Oni ĝuas tie kontinentan mildan klimaton, varmajn somerojn kaj mildajn vintrojn. Pordo de tri valoj, nome la du menciataj kaj regioneto [[La Vera]] ĉe la rivero Jerte, ĝi estas en tre defendostrategia lokiĝo.
 
== Historio ==
Oni trovis restaĵojn de [[keltoj|kelta]] domaro, ĝi estis dum la [[Romia Imperio]] milita tendumaro de romiaj legionoj, poste araba kastelo, ĝis la 10-a jarcento kiam ĝi estis [[Reconquista|rekonkerata]] de la kristanoj kaj refondita kiel libera urbo, titolo donata de reĝo [[Alfonso la 8-a]] en la 12-a jarcento.
[[Dosiero:murallas_plasencia.JPG|none|200px|right|thumb|Muroj de Plasencia]]
La urbo partoprenis en historiaj eventoj dum jarcentoj, [[Batalo de las Navas de Tolosa]], ribelado de [[Comuneros de Kastilio]], militoj de Flandrio kaj Italio. Historie ĝi estas la lasta urbo en Ekstremaduro laŭ konata vojo '''Vía de la Plata''' (Arĝento-Vojo) post [[Mérida]] kaj Cáceres irante norden aŭ la unua irante suden.
 
== Konsisto ==
La malnova urbo strukturas kiel radioj ĉirkaŭ la centra placo, nome ''Plaza Mayor'' kie okazas diversaj komerciaj agadoj kiel surstrata merkato ĉiumarde ekde la fondiĝo; administraj agadoj ĉirkaŭ la urbodomo; sociaj, distraj (antaŭe taŭrludaj, teatraj, ktp.) kaj lastatempe financaj.
 
La stratoj nomiĝas laŭ la malnovaj pordoj tra kiuj ekiris la vojoj al diversaj urboj, kiel [[Trujillo]], [[Talavera]] kaj [[Coria]]. aliaj stratoj nomiĝas laŭ fizikaj agantoj kiel strato kaj pordo ''del Sol'' (de la Suno), strato ''Las Peñas'' (Ŝtonoj), strato ''Arenillas'' (Sableretoj). Aŭ eĉ laboristaj sektoroj: strato ''Zapatería'' (Ŝuejo), ''de las Lecheras'' (Laktistinoj), ''Caldereros'' (Kaldronistoj), ''de los Quesos'' (Fromaĝoj), ''de Podadores''. Kaj pli interese laŭ religiaj minoritatoj, kiel la judaj aŭ la islamaj.
 
== Gravaj konstruaĵoj ==
Laŭ mezepoka regularo, nome ''Fuero de Plasencia'' (Foruo de Plasencio), estas du povoj en la urbo: tiu administra de "corregidor" kiel reĝa reprezentanto kaj "regidores" aŭ iaforme skabenoj; kaj aliflanke la episkoparo de la katedralo. Tiuj du sociaj grupoj respegulis sin en la urbaj konstruaĵoj.
[[Dosiero:catedral_nueva_plasencia.JPG|none|200px|right|thumb|Katedralo de Plasencio]]
 
Aliaj elstaraj konstruaĵoj nereligiaj:
* '''Palaco de familio Monroy''' (aŭ de la 2 turoj), rekonstruita laŭ novgotika stilo. La plej malnova palaco de Plasencia. Unu el la du turoj estis detruita sekve de la tertremo de Lisbono de 1755. Ties fasado estas [[romaniko|romanika]], de la 13-a jarcento. Tie naskiĝis doña María Rodríguez de Monroy, konata kiel doña [[María la Brava]], kiu en 1465 venĝis en Salamanca (kie ŝi loĝis kaj kie konserviĝas ties domo) la mortigon de siaj filoj per persekuto kaj elkapigo de iliaj mortigintoj .
* Casa de las Infantas (Hejmo de Princinoj) kaj de la episkopo Girón de la 16-a jarcento;
* Casa del Doctor Trujillo (15-a jarcento),
* Casa del Deán aŭ de la Markizo de Santa Cruz (Sankta Kruco) kaj
* Casa de los Grijalva.
 
Krome ankoraŭ estas restaĵoj de kelkaj Hospitaloj kiuj nune estas eksteruzaj, sed elstaraj en la saniga agado de la urbo: Hospitalo de doña Gracia (nuna Hospital Provincial -Provinca Malsanulejo-); de la Cruz; kaj de la Merced. Ankaŭ gravas la juda kvartalo rilata al gravega juda kvartalo de proksima vilaĝo [[Hervás]], ankoraŭ vizitebla kaj vizitinda.
 
== Gravuloj ==
Elstaraj gravuloj naskitaj en la urbo estas ekzemple [[Inés de Suárez|Doña Inés Suárez]], nacia heroo en Ĉilio, amantino de [[Pedro de Valdivia]] konkeranto de [[Ĉilio]]. El 1529 ĝis 1531 loĝis en Plasencia la komponisto [[Cristóbal de Morales]], kiu posteniĝis tie kiel orkestrestro.
 
== Nuntempo ==
[[Dosiero:Santuario_Virgen_del_Puerto.jpg|right|200px|thumb|Sanktejo de la ''Virgen del Puerto'']]Daŭre oni okazigas la ĉiumardan surstratan merkaton por regionaj produktoj. La unuan mardon de aŭgusto ĉiujare oni festas la Martes Mayor (Plejan Mardon), kiam oni klopodas renovigi la mezepokan aspekton de la merkato. Alia festo okazas la unuan semajnon de Junio, ''Las Ferias'', kie oni organizas taŭrludojn, koncertojn kaj ĝeneralan noktan drinkadon. La duan paskan dimanĉon okazas la ''Romería'' (Kamparfesto religia) al Sanktejo de la ''Virgen del Puerto'' (Virgulino de la Montpasejo), patronino de la urbo. Lastatempe Internacia Popolmuzika Festivalo allogas vizitantojn.
 
Ekonomio baziĝas sur la komerco kaj la tria sektoro (servoj), kaj disvastiĝanta terkultura industrio. Kiel centro de belega natura regioneto kaj kun grava historia kaj arta heredaĵoj ekfunkcias kiel turisma celo. Ĝi enhavas bonkvalitajn hotelojn, kiel la ''Parador Nacional'' (Nacia Restadejo), kaj la Hotelo Alfonso VIII ambaŭ centre de la urbo.
 
== Eksteraj ligoj ==
{{commons|Plasencia}}
 
* [http://www.aytoplasencia.es Urbodomo de Plasencia]
* [http://www.callejeando.com/Mapa/Caceres/callejero-plasencia.htm Strata mapo]
* [http://www2.antoniocordero.com/gallery/PlasenciaVirgendelPuerto Bildogalerio de la Sanktejo de la Virgen del Puerto, Patronino de Plasencia ]
* [http://webs.ono.com/plasenciaaldia/PAGINAS/GALERIA.html Bildogalerio]
 
[[Kategorio:Ekstremaduro]]
[[de:Plasencia]]
[[en:Plasencia]]
[[es:Plasencia (Cáceres)]]
[[eu:Plasencia]]
[[ext:Praséncia]]
148 924

redaktoj