Defend-preĝejo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Defend-kirko''' aŭ '''defendokirko''' (aŭ fortresopreĝejo) estas [[kirko]] ekipita per konstruelementoj taŭgaj por defendo kontraŭ malamiko, ekzemple [[krenelo]]j, paftruoj aŭ ĉirkaŭa muraro. Se kirko estas tute ĉirkaŭata de defenda muro, oni nomas ĝin ankaŭ [[kirkokastelo]].
 
Estis du solvoj: aŭ oni faris defendan etaĝon kaj pli altan [[turo]]n sur la kirkon, aŭ oni konstruis ĉirkaŭan [[muro]]n kun [[bastiono]]j.
[[Dosiero:Église de Beaurain.jpg|thumbnail|Kirko de Beaurain ([[Flavigny-le-Grand-et-Beaurain]]), kun defendaj turoj]]
En la [[mezepoko]] multaj vilaĝoj en diversaj [[Eŭropo|eŭropaj]] landoj ekipis siajn kirkojn per defendiloj, ĉar defenda muro ĉirkaŭ la tuta setlejo ĝenerale estis privilegio de [[urbo]]j. Kiam alproksimiĝis malamikoj aŭ rabistaj bandoj, la vilaĝanoj do devis forlasi siajn domojn, sed almenaŭ trovis personan rifuĝejon en sia kirko. Foje oni eĉ elektis la konstrulokon de kirko laŭ ĝia taŭgo por defendo, ekzemple sur monteto.
 
Necesas distingi inter veraj defendaj kirkoj kaj tiaj, al kiuj oni pro diversaj kialoj aldonis defend-aspektajn elementojn, kiuj tamen ne vere servis al defendaj celoj.