Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

e
roboto aldono de: bs:Maksimilijan II, car Svetog Rimskog Carstva; cosmetic changes
'''Maksimiliano la 1-a''' ([[1564]] – [[1576]]), kiel romia imperiestro '''Maksimiliano la 2-a'''.
 
* li naskiĝis la [[31-a de julio|31-an de junio]] de [[1527]].
* gepatroj: imperiestro [[Ferdinando la 1-a]] kaj Anno Jagellono.
* '''imperiestro''' [[Sankta Romia Imperio|romia]], ĉiam pligrandiganto de la imperio, '''reĝo''' kaj '''princo-elektisto''' [[Bohemio|ĉeĥa]] kaj '''apostola reĝo''' [[Hungario|hungara]], '''reĝo''' [[Germanio|germana]], [[Slovenio|slovena]], [[Kroatio|kroatia]], [[Lombardio|lombardia]] kaj [[Pollando|pola]], '''arkiduko''' [[Aŭstrio|aŭstria]] kaj '''duko''' [[Silezio|silezia]], '''margrafo''' [[Moravio|moravia]] kaj [[Lusatio|lusatia]].
* li parolis [[latina lingvo|latine]], [[germana lingvo|germane]], [[hispana lingvo|hispane]], [[hungara lingvo|hungare]], [[ĉeĥa lingvo|ĉeĥe]], [[itala lingvo|itale]] kaj [[franca lingvo|france]].
* [[1527]] – [[1547]] li estis edukata en [[Vieno|viena]] kortego.
* [[1546]] li fariĝis kavaliro de Ordeno de ora mantelo.
* [[printempo]] de [[1548]] Maksimiliano kiel kronprinco de ĉedanuba ŝtatgrupo forveturis al sia hispanaj parencoj.
* la [[13-a de septembro|13-an de septembro]] de [[1548]] en [[Valadolido]] okazis geedziĝo de princo Maksimiliano Habsburga al lia nevino Mario Hispana. Karolo la 5-a poste donis al Maksimiliano titolon de la hispana vicreĝo kaj li forveturis kun sia filo infanto Filipo ĝis [[Nederlando]], kiu estis parto de la hispana imperio.
* [[aprilo]] de [[1549]] Maksimiliano estis akceptita kiel estonta ĉeĥa reganto kaj oni agnoskis al li titolo ĉeĥa reĝo.
* la [[2-a de novembro|2-an de novembro]] de [[1549]] naskiĝo de filino Anno (edzo Filipo la 2-a Hispana).
* [[1550]] Karolo la 5-a interrompis interkonsentojn, kiujn li havis kun la frato kaj Ferdinando tuj revokis Maksimilianon el [[Hispanio]]. (Post Karolo aŭstriaj [[Habsburgoj]] estis surtroniĝontaj sur la imperiestran tronon, sed Karolo volis realigi sian filon Filipon.)
* [[1550]] naskiĝo de filo Ferdinando (li mortis la saman jaron).
* [[1551]] Maksimiliano forveturis denove Hispanion, por ke li ĉifoje forveturigu la familion la patrujon.
* la [[7-a de majo|7-an de majo]] de [[1552]] ili estas alveturantaj [[Vieno]]n.
* la [[18-a de februaro|18-an de februaro]] de [[1552]] naskiĝo de filo [[Rudolfo la 2-a|Rudolfo]] (estonta imperiestro).
* la [[15-a de aŭgusto|15-an de aŭgusto]] de [[1553]] naskiĝo de filo Ernesto.
* [[1554]] naskiĝo de filino Elizabeto (edzo Karolo la 9-a Franca).
* [[1555]] naskiĝo de filino Marketo (ŝi aniĝis en monaĥinejon).
* [[1557]] naskiĝo de filo [[Matiaso la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Matiaso]] (estonta imperiestro).
* [[1558]] naskiĝo de filo Maksimiliano.
* [[1559]] naskiĝo de filo Albreĥto.
* [[1561]] naskiĝo de filo Venceslao.
* la [[20-a de septembro|20-an de septembro]] de [[1562]] en [[Prago]] okazis kronado de Maksimiliano por ĉeĥa reĝo.
* [[1562]] en [[Frankfurto ĉe Majno]] li estis kronita kiel imperiestro Maksimiliano la 2-a.
* [[1563]] en [[Bratislavo|Preŝpurko]] okazis kronado por reĝo hungara.
* [[1564]] post morto de la patro li surtroniĝis. En [[Bohemio]], [[Aŭstrio]] kaj [[Hungario|Hungarujo]] kiel Maksimiliano la 1-a kaj en la imperio kiel imperiestro Maksimiliano la 2-a.
* [[1568]] naskiĝo de filino Eleonoro.
* [[1571]] en Bohemio eldonis Johano Blahoslao La gramatikon ĉeĥan.
* [[1572]] post morto de la lasta Jagellido [[Zigmundo la 2-a Augusto]] provis realigi elekton de sia duanaskita filo Ernesto al pola reĝa trono, sed kiel nova pola reĝo estis elektita Henriko el Valois, frato de la franca reĝo Karolo la 9-a.
* [[1573]] Maksimiliano fondis en [[Olomouc]] universtaton.
* la [[19-a de februaro|19-an de februaro]] de [[1575]] post kelke da jaroj de [[prokrasto]] li alveturis Bohemion. Maksimiliano bezonis nome realigi elekton de sia filo Rudolfo kiel estonta ĉeĥa reĝo. Krom tio li bezonis elekti novajn impostojn, por ke li povu partopagi ŝuldojn, kiuj tiutempe atingis sep milionojn da ormoneroj. Nobelaro volontis helpi lin, sed sub kondiĉo, ke ĉio estos traktita en la landa koncilio, kie ili volis prezenti ankaŭ demandon de religia libereco. Sed Maksimiliano obstine defendis sin al debato pri permeso de la religiaj liberecoj, kaj tial li intence ne partoprenis la landajn konciliojn, kio gvidis al granda malemo de ĉeĥoj.
* [[aprilo]] de [[1575]] Maksimiliano forveturis [[Dresdeno]]n al [[Saksio|saksia]] princo-elektisto, por ke li traktu kun li pri la elekto de Rudolfo kiel imperiestro.
* [[1575]] la ĉeĥa nobelaro postulis la reĝon, por ke li eldonu la t.n. konfesion, kiu certigus la religiajn liberecojn. Maksimiliano estis en ekleziaj aferoj tre modera, sed kiel imperiestro li ne povis permesi al si tion, li promesis sole buŝan destinon de la konfesio kaj ties respektadon, kun kio la nobelaro fine konsentis.
* la [[12-a de decembro|12-an de decembro]] de [[1575]] dum nova elektado por la pola reĝo Maksimiliano estis elektita kiel la pola reĝo kontraŭ transilvania duko Stefano Báthory. Sed ĉefa batalo inter ambaŭ kontraŭuloj estis okazonta nur venontjare. La batalo estis fine venka por Stefano Báthory, kiu eluzis tion, ke imperiestron Maksimilianon trafis kormalsano kaj neniu sciis, ĉu li entute supervivos ĝin. Stefano Báthory fariĝis en majo de [[1576]] la pola reĝo kaj Maksimiliano Habsburga tial estis la pola reĝo nur duonjaron.
* la [[1-a de junio|1-an de junio]] de [[1576]] Maksimiliano forveturis al romia koncilio ĝis [[Regensburgo]], sed li ne estis ankoraŭ tute en ordo, kio kaŭzis lian morton.
* la [[10-a de oktobro|10-an de oktobro]] de [[1576]] [[Rudolfo la 2-a|Rudolfo]] alveturis Regensburgon finiginte la koncilion anstataŭ la mortanta patro.
* la [[12-a de oktobro|12-an de oktobro]] de [[1576]] Maksimiliano la 2-a Habsburga mortis.
* la [[22-a de marto|22-an de marto]] de [[1577]] Maksimiliano estis solene sepultita en [[katedralo de sankta Vito]] en [[Praga burgo]]. Maksimiliano ĉi tie lasis konstrui malgrandan maŭzoleon por siaj gepatroj kaj por si.
 
 
[[be:Максіміліян II Габсбург]]
[[bg:Максимилиан II (Свещена Римска империя)]]
[[bs:Maksimilijan II, car Svetog Rimskog Carstva]]
[[ca:Maximilià II del Sacre Imperi Romanogermànic]]
[[cs:Maxmilián II. Habsburský]]
146 481

redaktoj