Nigrabeka pigo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Almabot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fi:Amerikanharakka
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fr:Pie d'Amérique; cosmetic changes
Linio 22:
Ekstere, ĝi estas preskaŭ identa kun la [[Eŭropa pigo]], ''Pica pica'', kaj estas konsiderata [[samspecifa]] de multaj fakuloj. La ''American Ornithologists' Union'' disigas ĝin kiel separata specio, ''Pica hudsonia'', pro la rezulto de studoj pri [[DNA]] kiu lokigas ĝin pli proksime al la [[Kalifornio|kalifornia]] [[Flavbeka pigo]], ''Pica nuttalli'', ol al la Eŭropa pigo. Se tio ĝustas, la korea subspecio de la Eŭropa pigo, ''Pica pica sericea'', estu ankaŭ konsiderata separata specio.<ref>Lee, Sang-im; Parr, Cynthia S.; Hwang, Youna; Mindell, David P. & Choea, Jae C., 2003, Phylogeny of magpies (genus ''Pica'') inferred from mtDNA data, Molecular Phylogenetics and Evolution 29: 250-257. {{DOI|10.1016/S1055-7903(03)00096-4}} [http://www.ummz.lsa.umich.edu/molsys/LPHMC03.pdf PDF plena teksto]</ref>
 
== Evoluo ==
Ŝajne post kiam la prapigo disvastiĝis en [[Eŭrazio]], la korea populacio izoliĝis kaj nur post tio estis Nordameriko koloniita tra la [[Beringa markolo]], kie la du amerikaj pigoj diferenciĝis. Fosilia pruvoj indikas, ke la nordamerika prapigo alvenis al sia nuna teritorio ĉirkaŭ meze de la [[Plioceno]] (ĉ. 3-4 [[Ma]]) kaj ke la stirpo de la Flavbeka pigo disiĝis tuj post la leviĝo de la [[Sierra Nevada (Usono)|Sierra Nevada]] kaj la komenco de [[glaciepoko]].<ref>Miller, Alden H. & Bowman, Robert I.,1956, A fossil magpie from the Pleistocene of Texas, Condor 58(2): 164-165. [http://elibrary.unm.edu/sora/Condor/files/issues/v058n02/p0164-p0165.pdf PDF plena teksto]</ref> La kompare malalta genetika diferenco sugestas, ke iom da [[genetika fluo]] inter la Nigrobeka kaj la Flavbeka pigoj okazis dum la [[interglacia]]j periodoj ĝis la [[Pleistoceno]].
 
== Tipaj grando kaj aspekto ==
Plenkreskulo de Nigrabeka pigo estas 45-60 cm longa kaj peza 145-210 g. La masklo estas pli granda ol la ino (16-20 % pli peza). Tiu birdo estas '''nigra kun blankaj ŝultroj kaj ventro, kaj brilaj malhelbluverdaj flugiloj kaj vosto'''. Estas grandaj blankaj markoj en unuarangaj flugilplumoj, klare videblaj dumfluge. La vosto estas longa kaj konsistigas pli da duono de la longo de la birdo.
 
== Reproduktado ==
* Plenkreskaj paroj restas kune la tutan jaron kaj dumvive ĝis kiam unu membro mortas kaj tiam la restanta pigo serĉas alian partneron.
* La reprodukta sezono de pigoj estas el malfrua marto al frua julio.
Linio 36:
* La vivo de pigo en naturo estas de 4 al 6 jaroj.
 
== Nestumado ==
* La Nigrabeka pigo nestumas individue, ofte ĉe la pinto de deciduaj aŭ ĉiamverdaj arboj aŭ altaj arbustoj. Nur la nestarbo estas defendita, kaj tiel nestoj povas esti iom are en spaco. Kiam tio okazas (ofte en areoj kun limigita nombro de arboj aŭ kun abunda manĝodispono), oni formas iom maldensan kolonion.
* Nestoj estas svagaj sed grandaj amasoj da branĉoj, bastonetoj, koto, herbo, radikoj, arboŝeleroj, viteroj, folipingloj kaj alia materialo, kie branĉoj kaj bastonetoj konstituas la bazon kaj markon. La nestokupolo estas kovrita el etaj radikeroj, herbo kaj alia milda materialo. Nestoj preskaŭ ĉiam inkludas ian kovrilon de svage plektitaj bastonetoj kaj branĉeroj, kaj kutime havas unu aŭ pliajn enirejojn.
Linio 42:
* Aliaj birdospecioj, inklude etajn [[akcipitro]]jn kaj [[strigo]]jn, ofte uzas malnovajn pigonestojn.
 
== Kantoj kaj alvokoj ==
La plej komuna alvoko de tiu birdo estas naza demandeca ''ĉag ĉag ĉag'' aŭ "jak jak jak", kriata laŭ multe pli alta tono ol tiu de la Eŭropa pigo. Ekzistas ankaŭ multaj aliaj alvokoj, kiel plendalvokoj de inoj al partnero aŭ de ino al gepatroj, kaj konfuzalvokoj dum minaco de predantoj.
 
== Migrado ==
Tiu specio estas ĉefe konstanta [[birdomigrado|nemigranta]]; kelkaj birdoj povas [[birdomigrado|moviĝi]] suden aŭ al malaltaj lokoj vintre, dum aliaj povas vagadi orienten post la reprodukta sezono.
 
== Manĝo ==
La Nigrabeka pigo estas [[ĉiomanĝanta]], kiu manĝas multajn tipojn de [[insekto]]j, [[kadavraĵo]], [[ovo]]j kaj [[rodulo]]j, kaj vegetalan materialon kiel [[bero]]j, [[semo]]j kaj [[nukso]]j kaj rubaĵojn kaj eksterajn maskotomanĝaĵojn. Ili povas alflugi sur grandaj mamuloj, kiel alkoj aŭ brutoj, por pluki la insektojn kiuj ofte plagas tiujn animalojn. Pli tipe ili manĝas surgrunde piedirante kaj foje saltetante. Oni scias ke tiu specio kaŝas manĝaĵojn en truoj faritaj per sia beko en grundo aŭ neĝo kie ĝi metas aŭ vomas aĵojn kiuj poste estas kovritaj per herberoj, folioj aŭ bastonetoj. Tiaj konservoj estas por mallonge, ĉar la birdo trovas la kaŝitaĵon per vido aŭ flaro kaj manĝas ĝin tuje.<ref>Buitron, D., and Nuechterlein, G.L., 1985, Experiments on olfactory detection of food caches by black-billed magpies, Condor 87: 92-95.</ref>
 
== Arigo ==
La Nigrabeka pigo ofte formas svagajn arojn for de la reprodukta sezono. En tiuj aroj povas disvolviĝi hierarkioj per kiuj dominantoj povas forpreni la manĝaĵon de subuloj. Ankaŭ agresa interagado okazas en manĝejoj.
 
== Ripozado ==
Kiel ĉe la [[Larĝbeka korvo]], la Nigrabeka pigo kutime ripozas komune vintre. Ĉiuvespere ili forflugas foje longdistance por atingi sekurajn ripozejojn kun densa foliaro kiu malhelpu la movojn de la eventualaj predantoj aŭ pli tipe al altaj latitudoj kun densaj [[konifero]]j kiu havigu kontraŭventan protekton.<ref>Reebs, S.G., 1987, Roost characteristics and roosting behaviour of Black-billed Magpies, ''Pica pica'', in Edmonton, Alberta, Canadian Field-Naturalist 101: 519-525.</ref> En [[Kanado]] ili alvenas al ripozejoj pli frue vespere kaj eliras pli malfrue matene la plej malvarmajn vintrajn tagojn.<ref>Reebs, S.G., 1986, Influence of temperature and other factors on the daily roosting times of black-billed magpies, Canadian Journal of Zoology 64: 1614-1619.</ref> En ripozejoj ili kutime okupas arbojn poindividue; ili ne amasiĝas. Ili dormas metinte la bekon sub la ŝultraj plumoj, adoptinte tiun sintenon pli frue en pli malvarmaj noktoj.<ref>Reebs, S.G., 1986, Sleeping behavior of Black-billed Magpies under a wide range of temperatures, Condor 88: 524-526.</ref> Dumnokte ili povas vomi [[Vombulo (ornitologio)|vombulojn]], la nedigestitajn partojn de la taga manĝo. Tiaj vombuloj povas esti trovataj surgrunde kaj utili por determini almenaŭ parte de la birdodieto.<ref>Reebs, S.G., and Boag, D.A., 1987, Regurgitated pellets and late winter diet of Black-billed Magpies, ''Pica pica'', in central Alberta, Canadian Field-Naturalist 101: 108-110.</ref>
 
== Rilato kun homoj ==
Kiam Lewis kaj Clark unuafoje trafis la specion de la Nigrobeka pigo en [[1804]] en [[Suda Dakoto]], ili rakontis, ke la birdoj estas tre kuraĝaj kaj prenas manĝon el hommano.<ref>Ryser, F.A., 1985, Birds of the Great Basin, University of Nevada Press, Reno.</ref> Nuntempe la Nigrobeka pigo restas relative ĉehoma en areoj kie ili ne estis persekutataj. Sed ili iĝis timidaj en areoj kie ili estis pafitaj aŭ ĝenitaj. Ĉefe dum la uuna duono de la [[20a jarcento]], la Nigrabeka pigo estis konsiderata damaĝa al populacioj de [[ĉasbirdo]]j (ĉar ili foje rabis ovojn) kaj al hejma brutaro (ili foje povis bekovundi ĉe vundoj en grego), kaj estis sisteme ĉasitaj kaj pafitaj. Premioj de unu centimo por ovo aŭ du centimo por kapo estis oferitaj en multaj ŝtatoj. En [[Idaho]] la mortindico pliiĝis al ĉirkaŭkalkulo de 150,000. En [[1933]], 1,033 Nigrabekaj pigoj estis mortpafitaj en la valo de [[Vaŝingtonio]] nome [[Kantono Okanogan (Vaŝingtonio)|Okanogan]] nur de du teamoj de premiĉasistoj. Ankaŭ multaj Nigrobekaj pigoj mortis pro [[veneno]] por [[kojoto]]j kaj aliaj predantoj.
 
Se regule la pigoj estas ĝenataj ĉeneste, la pigoparo ĉu movos la ovojn aŭ abandonos la tutan ovaron. Sed dekomence ili klopodos defendi la neston agreseme. Kurioze biologoj kiuj grimpis al nestarboj por mezuri la pigidojn informis, ke la gepatroj rekonis ilin sekvontajn tagojn kaj ĉikanis ilin.<ref>Trost, C.H., 1999, Black-billed Magpie (''Pica pica''). ''In'' The Birds of North America, No. 389 (A. Poole and F. Gill, eds). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.</ref>
 
== Referencoj ==
<references/>
 
* {{IUCN2006|assessors='''BirdLife International'''|year=2004|id=51136|title=Pica pica|downloaded=12a Majo 2006}} Malplej zorgiga
 
* Birkhead, T.R., 1991, ''The Magpies: The ecology and behaviour of black-billed and yellow-billed magpies, T & A D Poyser'', London. ISBN 0-85661-067-4
 
* Madge, Steve & Burn, Hilary, 1994, ''Crows and jays: a guide to the crows, jays and magpies of the world'', A&C Black, London. ISBN 0-7136-3999-7
Linio 74:
* Trost, C.H., 1999, Black-billed Magpie (''Pica pica''). ''In'' The Birds of North America, No. 389 (A. Poole and F. Gill, eds). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.
 
== Eksteraj ligoj ==
{{Commons|Pica hudsonia}}
* [http://www.mbr-pwrc.usgs.gov/id/framlst/i4750id.html Nigrobeka pigo - ''Pica pica''] - USGS Patuxent Birdidentigejo
Linio 81:
* [http://vireo.acnatsci.org/search.html?Form=Search&SEARCHBY=Common&KEYWORDS=black-billed+magpie&showwhat=images&AGE=All&SEX=All&ACT=All&Search=Search&VIEW=All&ORIENTATION=All&RESULTS=24 Fotaro de Nigrobeka pigo] VIREO
 
[[kategorioKategorio:Korvedoj]]
[[kategorioKategorio:Birdoj de Ameriko]]
 
[[de:Schwarzschnabelelster]]
[[en:Black-billed Magpie]]
[[fi:Amerikanharakka]]
[[fr:Pie à bec noir d'Amérique]]
[[ms:Burung Murai Hitam]]
[[pl:Sroka amerykańska]]