Léopold Leau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
+noto
Linio 6:
 
==La Delegacio kaj Ido==
En [[1900]] Leau kaj [[Louis Couturat]], eluzante la lingvajn malfacilaĵojn en internaciaj kongresoj, dum tutmonda ekspozicio en Parizo iniciatis [[Delegacio por alpreno de la lingvo internacia|Delegacion por alpreno de la lingvo internacia]]. En [[1903]], kiel prepara laboro, Leau kaj Couturat publikigis la faman verkon pri la mondlingvoj "Histoire de la Langue Universelle" (2-a eld. 1907), frua kaj ĝis hodiaŭ baza verko pri [[interlingvistiko]], en kiu estas analizitaj ĉirkaŭ 60 projektoj de la paroleblaj artefaritaj lingvoj. Ĝin suplementas la volumo "Les nouvelles langues internationales" de 1907, ambaŭ represita en unu volumo en 1979 kun bibliografia postskribo de [[Reinhard Haupenthal]]<ref>Histoire de la langue universelle. Kunbindita estas Les nouvelles langues internationales. Louis Couturat; Léopold Leau. 2-a represo de la eld. Paris 1903 kaj 1907; Neudruck mit einem bibliogr. Nachwort (dt.-franz.) von Reinhard Haupenthal. Hildesheim [u.a.]: [[Georg Olms Verlag|Olms]] 2001, XXX, 576, 110 p. (Documenta semiotica: Ser. 1, Linguistik) ISBN 3-487-06885-0. </ref>.
 
Leau estis elektita al 12-ana [[Komisiono de la Delegacio]] kaj estis ties "ĝenerala sekretario". Liaj verkoj aŭtoritaj kune kun Courturat kaj aprobitaj de ili kiel sekretarioj de la Komisiono poste fariĝis la bazo de Ido.