Bonsajo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pnb:بونسائی
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sl:Bonsaj; cosmetic changes
Linio 21:
=== Bonsajo kaj ĝia dimensio ===
Klasifikado de bonsajoj laŭ dimensio estas tre relativa. Ekzistas sekvantaj specioj de bonsajoj:
* grandaj: 60 – 120 cm;
* mezaj: 30 – 60 cm;
* malgranda: 15 – 30 cm;
* miniaturaj: 5 – 15 cm, inter kiuj oni distingas la t.n. "bonsajo kun [[dorno]]" (5 – 15cm) kaj "infana bonsajo" (7,5 – 15 cm).
 
La altecon de kreskaĵo ni mezuras de randoj de ujo aŭ de la bazoj de radikoj ĝis la plej alta punkto de kreskaĵo.
Linio 33:
 
La kulturado de miniatura bonsajo en la praktiko ne diferenciĝas de la kulturado de arbeto de pli granda dimensio. Malgraŭ tio ekzistas kelkaj diferencoj de formado:
* pli malalta bazo (sole 2 ĝis 3 branĉoj);
* la unuaj 2 ĝis 3 jaroj oni rekomendas kulturi bonsajon en granda ujo, por ke formiĝu forta trunko;
* estas bezone bonsajon pli multe humidigi (sed ni ne devas la kreskaĵon trosekigi!);
* ni replantas bonsajon ĉiun [[printempo]]n, dum la replantado ni apartigas trokreskintajn kaj "harajn" radikojn;
* ni [[sterko|sterkas]] bonsajon per malforta koncentraĵo de sterkaĵoj.
 
=== Bonsajo kaj ĝiaj formoj ===
Linio 104:
=== Bonsajo kaj luma reĝimo ===
La tempo de daŭro de [[lumo|lumtago]] en la milda zono estas pli mallonga ol en [[tropiko]]j aŭ [[subtropiko]]j, tial sen sufiĉa lumigo bonsajo neniam havos sufiĉe da [[lumo]]. La manko de sunlumo estas precipe karakteriza por [[vintro|vintra]] parto de la [[jaro]]. Diversaj specioj de bonsajoj postulas diversajn kondiĉojn de lumigo. Kiam ni estos elektantaj starlokon por la bonsajo, ni priatentas pluajn parametrojn de lumigo:
* mondparton ([[nordo]], [[sudo]], [[okcidento]], [[oriento]]);
* distancon de [[fenestro]]j (sur [[parapeto]] de fenestro, en ĉirkaŭaĵo de fenestroj malantaŭ [[kurteno]], en ĉirkaŭaĵo de fenestroj sen kurteno, en profundaĵo de la [[ĉambro]]);
* angulon de falo de sunradioj;
* dislokigon de najbaraj ĉambraj kreskaĵoj;
* ekziston de eksteraj [[obstakloj]] por sunlumo (proksime starantaj najbaraj [[konstruaĵo]]j, densaj arboj);
* [[koloro]]n de la [[muro]]j kaj la parapeto.
 
Estas bezone memori, ke kurtenoj intensive absorbas sunradiojn. Tial, se bonsajo estas lokigita malantaŭ la kurteno, ni devas levadi la kurtenon dum la tago aŭ forŝovi ĝin flanken, por ke la sunlumo povu lumigi la ĉambran bonsajon.
Linio 121:
Instalonte lampojn por aldona lumigo de bonsajo ni devas respekti la jenajn preskribojn:
 
* ju pli proksime la lampo estas instalita, des pli efektive ĝi agadas. Sed ni ne devas forgesi ankaŭ ties varman [[radio|radiadon]];
* la tuta lumo de la lampo devas celi al la kreskaĵo;
* je ĉiu kvadrata metro de lumigita surfaco devas esti minimume 70 W. Dume oni supozas, ke la lampo estas malproksima de la kreskaĵo 25 – 50 cm;
* dum vintra tempo ni devas plialtigi la lumigon je 4 ĝis 5 [[horo]]j.
 
=== Bonsajo kaj varma reĝimo ===
Linio 153:
 
Ekzistas tri specoj de grunda miksaĵo por bonsajo:
# 2 skaloj da [[argilo]], 2 skaloj da [[humo]] kaj 2 skaloj da fajnegrajna [[gruzo]] aŭ [[ŝtono|ŝtonaj]] pecetoj (ekstremokaze krudegrajna [[sablo]]);
# 3 skaloj da argilo, 5 skaloj da humo kaj 2 skaloj da gruzo;
# 1 skalo da argilo, 5 skaloj da humo kaj 2 skaloj da gruzo.
 
Kiel humon ni povas uzi [[folio|folian]] humon kaj ankaŭ putriĝintan [[konifero]]n, [[torfo]]n, putriĝintan arboŝelon kaj ankaŭ kvalitan [[kompoŝto]]n kun alta enhavo de humo. Ni povas aldoni en grundan miksaĵon iom organikaj sterkaĵoj, ekz. [[korno|kornaj]] eroj, [[fiŝo|fiŝan]] aŭ [[osto|ostan]] [[faruno]]n, [[kolzo|kolzajn presitaĵojn]], nome en proporcio 3 [[gramo]]j da sterkaĵo je 1 [[kilogramo]] da grundo.
Linio 192:
Ekzistas tri manieroj de apartigo de trunko:
 
# la lokon de apartigo oni ĉirkaŭvolvos 1 ĝis 2 foje per nerustiĝema [[drato]], trans kiu oni poste per greftilo faros kelke da laŭlongaj noĉoj, kun profundaĵo ĝis ligna parto de la trunko;
# en loko de apartigo oni faros ĉirkaŭ la nodeto unu noĉon je larĝeco 1 cm;
# sur la perimetro de trunko oni faros en la loko de apartigo per akra greftilo 2 ĝis 3 transversajn noĉojn, je longeco 1 ĝis 2 cm, en direkto de la surfaco ĝis la mezo de trunko, kaj poste oni certigos la noĉon en malfermita pozicio helpe de ŝtonoj aŭ tabuletoj.
 
Kiam ni estos farintaj la noĉojn per kia ajn maniero, ni superŝutos ilin per biohumo, kiu enhavas por kreskaĵo gravajn hormonojn de kresko kaj ĉirkaŭmetos ĉirkaŭ ili [[musko]]n aŭ [[torfo]]n, kaj poste ni ĉirkaŭvolvos ilin per [[polietyleno]]. Ni devas reteni la muskon kaj la torfon en humida stato. Post 1,5 ĝis 2,5 monatoj, laŭ jarsezono kaj aspekto de la kreskaĵo, ekĝermos sub la musko aŭ torfo radiketoj. Nun ni devos apartigi la nodeton de la trunko, nome sub la loko, kie la radiketoj ekĝermis kaj atenteme enplanti en ujon plenigita per teraĵo. Ni samtempe devas atenti, por ke ni ne damaĝu muskajn aŭ torfan ĉirkaŭvolvon. Ni devas la junan kreskaĵon dum la unua [[semajno]], ĝis kiam ties radika sistemo ne firmiĝos, ŝirmi antaŭ malfermita sunspaco kaj trablovo. Ni replantas la kreskaĵon en novan ujon sole unufoje dum la [[jaro]].
Linio 232:
 
Replantante bonsajon en ujo ni devas konservi la sekvantajn regulojn:
# Bonsajon ni plantas ĉiam rekte meze de ronda, kvadrata kaj multangula plata ujo aŭ en alta ujo por kaskada aŭ duonkaskada bonsajo.
# Bonsajon ni plantas en rektangula kaj ovala ujo ne tute meze, sed iom ekster la mezo kaj malantaŭ linio, kiu kondukas tra la mezo.
 
Bonsajon de asimetria formo estas bone lokigi al rando de ujo, dum bonsajo de simetria formo lokigi proksime de la mezo.
Linio 342:
 
Mankoj de la grupa plantado:
# neebleco zorgi pri ĉiu bonsajo aparte.
# okaze de [[malsano]] de unu bonsajo estiĝas minaco de [[infekto]] de la tuta komponaĵo.
 
==== Roka plantado ====
Ni distingas 2 specojn de rokaj komponaĵoj, kiuj kreas diversajn estetikajn efektojn:
# plantado de kreskaĵoj sur ŝtonon (ĉiokaze el komponaĵ-centro eliras kreskaĵo).
# plantado de kreskaĵoj en kavaĵon en ŝtono (el komponaĵ-centro eliras ŝtono).
 
Laŭ speco de roka plantado oni metas apartajn pretendojn aŭ por kreskaĵo aŭ por ŝtono.
Linio 375:
 
Elektante ŝtonon ni konservas la jenajn postulojn:
# ĉiuj ŝtonoj de unu komponaĵo devas esti de la sama speco, sed de diversa dimensio;
# ni preferas ŝtonojn de natura aspekto, t.e. krevintajn, kun tranĉaĵoj kaj kun [[desegnaĵo]];
# unue ni metas la plej grandan ŝtonon;
# ni metas ŝtonojn per pli interesa flanko antaŭen kaj iom ni surŝutos ilin per grundo, por ke ili aldonu al la komponaĵo naturan aspekton de pejzaĝo;
# ŝtonojn nek kreskaĵojn ne estas konvene meti en [[rivero]]n;
# se ŝtonoj renkontiĝas kun kreskaĵo, dislokigi ilin al pli proksima meza akso;
# se ŝtonoj bildigas dorson de monto aŭ montaro, ni dislokigos ilin sur malantaŭa ebenaĵo;
# ne elekti paran nombron de ŝtonoj kaj eviti de ilia simetria dislokigo, kio rilatas ankaŭ al kreskaĵoj.
 
Ni replantas tiuj ĉi pejzaĝajn komponaĵojn ĉiun duan jaron.
Linio 390:
 
Ekzistas du variantoj de aĉeto de bonsajo:
# aĉeto de preta arbeto en aĝo 2 ĝis 3 jaroj, kiun ni poste pritranĉas kaj replantas en platan ujon.
# aĉeto de preta bonsajo.
 
Aĉetante kutiman ĉambran kreskaĵon ni atentas ecojn por formigado de bonsajo bezonaj:
# belega arbokrono;
# forta trunko;
# bona radika sistemo;
# sana aspekto de kreskaĵo.
 
Aĉetante bonsajon ni ekcelu nian atentemon precipe al:
# bonan radikan sistemon;
# sanan aspekton de bonsajo;
# formon kaj eksterajn preferencojn de bonsajo.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Arbo]]
* [[Arbaro]]
* [[Arbedo]]
* [[Arbusto]]
 
== Aliaj projektoj ==
Linio 463:
[[simple:Bonsai]]
[[sk:Bonsaj]]
[[sl:Bonsaj]]
[[sr:Бонсаи]]
[[sv:Bonsai]]