Ventoux (monto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Eliovir (diskuto | kontribuoj)
laŭ franclingva paĝo
Linio 17:
Antaŭ esti trapasita de tri ĉefaj vojoj, tio kio ebligis la disvolviĝon de [[ekoturismo]] kaj de [[vintra sporto]] kaj la organizadon de [[:Kategorio:Biciklaj konkursoj|biciklaj]] aŭ aŭtomobilaj konkursoj aŭ aliaj defioj, la monto estis trapasita de vojetoj faritaj de paŝtistoj post la disvolviĝo de ŝafa bredado inter la [[14-a jarcento|14-a]] kaj la mezo de la [[19-a jarcento]].
Tiuj irejoj estas nun transformitaj en [[marŝado|marŝpadoj]], kiel ekzemple la ''GR 9''.
 
Sia eco, ĉefe [[kalkoŝtono|kalkoŝtona]], estas la kialo de sia luma blanka koloro kaj intensa [[karsto|kartigo]] pro [[erozio]] fare de akvo, kun ĉeesto de mulnombraj ŝtonamasoj en la pinta parto.
La pluvofaloj estas precipe abundaj printempe kaj aŭtune.
Pluvakvo enfluas la galeriojn kaj elfluas en akveligoj kun variemaj debetoj, kiel ekzemple [[Fontaine de Vaucluse]] (fontano de Vaucluse).
La monto spertas [[Mediteranea klimato|mediteranean klimaton]], ĉefe, kaŭzante kelkfoje dum somero [[varmondo|varmondajn]] temperaturojn, sed altitudo alportas grandan varion da klimatoj, de [[modera klimato]] je mezo de inklino, ĝis [[kontinenta klimato]] de tipo [[montara klimato|montara]] je la pinto.
Krome, vento povas esti fortega kaj [[mistralo]] blovas kvazaŭ duonjare.
Tiu [[geomorfologio]] kaj la klimato apartaj estas kialo de riĉeco kaj delikateco de tiu natura loko, konstuata de multaj vegetaĵaroj, kiel pruvas sia klasifiko kiel [[biosfera rezervo]] fare de [[Unesko]] kaj kiel loko [[Natura 2000]].
 
== Etimologio ==