Gloto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Gloto''' estas la interspaco inter la [[voĉkordo|voĉlipoj]] en la [[laringo]]. Ĝia [[longeco]] estas tipe 20 [[mm]] ĉe [[viro]]j, 15 mm ĉe [[virino]]j kaj 5 mm ĉe [[bebo]]j. Ĝi estas plej vaste malferma dum [[enspirado]]. Ĝi fermiĝas kaj malfermiĝas reflekse dum [[tuso|tusado]]. Ĝi fermiĝas kiam [[nutraĵo]] minacas eniri la [[traĥeo]]n kaj por stabiligi la [[diafragmo]]n kiam oni aktivigas la ventrajn muskolojn.
 
Dum [[parolado]], la [[vasteco]] de la gloto varias. Fermita ĝi estas dum la produktado de glota [[plozivo]] kaj ejektivaj [[konsonanto]]j. Kiam la interna [[tensio]] de la [[voĉlipo]]j, ilia adukcia [[stato]] kaj la [[premdiferenco]] aŭ [[aerfluo]] tra la gloto ĝuste kombiniĝas, estiĝas [[vibrado]] de la voĉlipoj. Tiam la vasteco de la gloto oscilas inter [[maksimumo]] kaj [[minimumo]]. En normala brustvoĉo, la gloto plene fermiĝas dum fazo de la [[vibra ciklo]]. En [[lika voĉo]], kiu estas pli kutima ĉe virinoj ol ĉe viroj kaj uzata por esprimi elkorajn [[sento]]jn, kaj ankaŭ en falseta voĉo, la gloto ne plene fermiĝas dum vibra ciklo. Dum la fortena [[fazo]] de senvoĉaj konsonantoj, la voĉlipoj estas abdukciataj kaj streĉigataj. Tiu streĉigo ankaŭ kaŭzas ioman altigon de la [[voĉfrekvenco]] en sekva [[vokalo]]. La glota [[malfermo]] estas pli vasta dum la fortena fazo de aspiraciitaj plozivoj ol ĉe plozivoj ellasataj sen [[aspiracio]]. Dum [[flustrado]], la gloto tipe estas plejparte fermata (en sia antaŭa parto), sed restas malferna [[triangulo]] inter la aritenoidaj [[kartilago]]j kiuj konsistigas la malantaŭan [[fikspunkto]]n de la voĉlipoj kaj [[voĉkordo]]j.