Suba Simme-Valo (distrikto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
 
==Historio==
Ek e [[1449]] la Suba Simme-Valo estis [[Berno|berna]] [[vokto|kamparvoktejo]] (germane nomita ''Kastlanei''). En de la 15-a jarcento la loĝantaro de Suba Simme-Valo liberaĉetis sin de la impostservuteco de Berno, akiris propran terensuverencecon kaj disponis interne de la urba ŝtato Berno pri propra [[landkomunumo]], kiu eĉ postvivis la Helvetan Revolucion kaj pluekzsitis ĝis [[1836]]. Dum la epoko de la [[Helveta Respubliko]] inter [[1798]] kaj [[1803]] la Suba Simme-Valo estis distrikto de la tiama [[Kantono Oberlando]]. Ek de 1803 ĝi estis berna ĉefdistrikto respektive ek de la konstitucio de 1831 berna distrikto (germane nomita ''Amtsbezirk''). Ek de la jaro [[1997]] la distrikto apartenas al la administra regiono [[Berna Oberlando]] kaj al la tribunala distrikto kaj terenregistro Frutigen-Nordo, kies tribunalsidejo troviĝas en Wimmis kaj terenregistro en [[Frutigen]].
 
==Trafiko==
Tra la distrikto pasas en nordokcidento la fervojlinio de [[Frutigen]] al [[Interlaken]] de la [[Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo]]. De Spiez linio de la sama kompanio pasas tra la tuta Suba Simme-Valo al la [[Supra Simme-Valo]] ĝis [[Zweisimmen]].
 
Laŭlonge de la [[Lago de Thun]] pasas la [[svisa aŭtovojo A8]], kiu havas flankan brakon al la Suba Simme-Valo.
 
==Eksteraj ligiloj==