Modibo Keïta: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
DragonBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: la:Modibo Keïta
+ 7 ligoj + 5 kategorioj
Linio 1:
'''Modibo Keïta''' ([[4-an de junio]] [[1915]] en [[Bamako]] - [[16-an de majo]] [[1977]] samloke) estis prezidento de [[Malio]] inter 1960 kaj 1968.
 
==Vivo ĝis prezidenteco==
Lia familio apartenis al [[malinkeoj]], li mem vizitis en 1934 ''École normale supérieure William Ponty'' en [[Dakar]] kie li apartenis al la plej eminentaj lernejantoj. Li laboris ekde 1936 kiel instruisto en Bamako, [[Sikasso]] kaj [[Timbuktuo]].
 
Li kunfondis en 1937 kun Ouezzin Coulibaly sindikaton[[sindikato]]n ''syndicat des enseignants d’Afrique occidentale Française''. Li fondis en 1943 la gazeton ''L'œil de Kénédougou'', en kiu li kritikis la kolonian administradon. Lia konduto kondukis lin al [[parizo|pariza]] prizono ''La Santé''. Li estis ankaŭ membro de malgranda komunista grupo ''Groupes d'Etudes Communistes''. Poste li membris en partioj ''Bloc soudanais'', ''Union soudanais'', ''[[Rassemblement Démocratique Africain]]'' (RDA).
 
Li iĝis en 1948 reprezentanto de la teritoria asembleo, en 1953 tiu de konsilio de ''[[Union Française]]'' kaj en 1956 en la franca nacia asembleo. Kiel unua afrikano, li iĝis vicprezidanto de la nacia asembleo. Li iĝis samjare urbestro de Bamako.
 
Li estis ekde 1958 [[prezidanto]] de la konstituciiga asembleo de ''Fédération du Mali'' ([[Federacio Mali]]). Post la elpaŝo de [[Burkina Faso]] kaj [[Benino]], apartenis al la federacio ankoraŭ [[Senegalo]]. Post sendependiĝo de la federacio – la [[20-an de julio]] [[1960]] – disiĝis la ŝtato jam la [[22-an de aŭgusto]] [[1960]] pro diferencoj inter Keïta kaj [[Léopold Sédar Senghor]]. Dum la mallonga federacia epoko, Keïta estis ekde [[4-a de aprilo]] [[1959]] ties registara gvidanto.
 
=== Kiel prezidento ===
 
Keïta proklamis la [[22-an de septembro]] [[1960]] la Respublikon Malio kaj iĝis ties unua prezidento. Li estis apogita de la unueca partio ''Union soudanais'', sekvante lian socialistan politikon. La rilatoj al [[Francio]] malvarmiĝis, Keïta en 1962 eĉ ŝanĝis la [[CFA-franko]]n en Malio, kiu damaĝis la landan ekonomion. Pro lia nesukcesa ekonomia politiko, la ''malia franko'' senvaloriĝos forte inter 1963 kaj 1967. La lando revenis en la frank-zonon en 1984.
 
Eksterpolitike, li agadis por unuiĝo de la [[afriko|afrikaj]] landoj kaj kunlaboris pri tio kun ŝtatestroj kiel [[Ahmed Sékou Touré]] ([[Gvineo]]) kaj [[Kwame Nkrumah]] (Ganao).
 
Interne, li subpremis, enprizonigis la opozicion, por teni la potencon.
 
=== Puĉo ===
Li estis forigita per puĉo la [[19-an de novembro]] [[1968]], fare de [[Moussa Traoré]]. Poste li devis vivi kiel kaptito en [[Kidal]]. Lia morto okazis en [[1977]] inter neklaraj cirkonstancoj kaj tio kondukis al tumultoj.
 
=== [[Rehabilito]] ===
Linio 26:
== Rete ==
* [http://modibokeita.free.fr Biografio ĉe ''modibokeita.free.fr''] <small>(france)</small>
* [http://www.koulouba.pr.ml/article.php3?id_article=48 Biografio sur oficiala paĝo de la registaro] <small>( france)</small>
* [http://www.fragmentsdumonde.org/2000/RUB9/Mali0024/lga/place/ ''Memorial Modibo Keïta'' en Bamako] <small>( france)</small>
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1915]]
[[kategorio:Politikistoj de Malio]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1977]]
[[Kategorio:Maliaj politikistoj]]
[[Kategorio:Viroj]]
[[Kategorio:Prezidentoj]]
 
[[bm:Modibo Keita]]