Klemento la 5-a: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn forigis ,  antaŭ 13 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
(Nova paĝo: '''Klemento la 5-a''' (civile '''Bertrand de Got'''; naskiĝis inter 1250 kaj 1265 en Villandraut, Francujo; mortis la 20-an de aprilo 1314 en Roquemaure, [[F...)
 
eNeniu resumo de redakto
==Neniigo de la templanoj ==
Aŭguste [[1307]] fiaskis provo de la papo unuiĝi la [[ordeno]]jn de [[ordeno de Malto|Malto]] kaj de la [[Templanoj|Templo]]. Vendredon la [[13-an de oktobro]] [[1307]] la franca reĝo [[Filipo la 4-a (Francio)|Filipo la 4-a]] arestigis ĉiujn templanojn en Francujo. Tion jam planis la reĝo en septembro 1307.
En la proceso kontraŭ la templanoj Filipo la 4-a uzis la [[inkvizicio]]n por akuzi la ordenon pri [[herezioherezo]] kaj [[blasfemioblasfemo]]. Konfesioj estis obtenitaj kutime per [[torturo]].
 
La [[koncilio de Vieno]] konvokita de Klemento la 5-a kaj malfermita de li mem la [[16-an de oktobro]] [[1311]] decidis, ke ne ekzistis pruvo pri la akuzoj. Ne respektante la opinion de la koncilio, Klemento la 5-a neniigis la ordenon de la Templo la [[22-an de marto]] [[1312]] per la [[papa buleo]] ''[[Vox in excelso]]'', argumentinte ke jam pro la misfamo de la ordeno, tio necesis por malhelpi damaĝon al la tuta eklezio. Poste per la buleo ''[[Ad providam]]'' li transdonis la havaĵojn de la ordeno al la [[ordeno de Malto]]. La lasta grandmajstro de la templanoj, [[Jacques de Molay]], ŝajne malbenis la papon kaj la reĝon la [[19-an de marto]] [[1314]] sur la [[ŝtiparo]]. Tial iuj nomis Klementon ankaŭ ''la malbenitan papon''.