Arcipreste de Hita: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cs:Juan Ruiz
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
==Verko==
Lia ununura verko estas '''''[[Libro de Buen Amor]]''''' (Libro de Bona Amo) per kio li famiĝis kiel elstara verkisto en la [[hispana literaturo]]. La libro iĝas '''goliardeca protesto''' kontraŭ la reformiga politiko de la arkiepiskopo kiu klopodis enmeti la [[papo|papan]] doktrinon pri deviga fraŭleco kontraŭ hispana tradicio de konkubinismo aŭ porkunviva kontrakto de pastro kun virino, pli enhejma en muktkultura teritorio kiel la episkopujo toleda antaŭe naskiĝloko de herezioherezo adoptisma farita de [[Elipando]] kaj ankaŭ naskita per kunvivado de judoj, maŭroj kaj kristanoj. Tiel oni diras en la "Cántiga de los clérigos de Talavera" (Balado de pastroj [[Talavero|talaveraj]]) en la libro kie oni protestas kolere kontraŭ la kontraŭkonkubinisma regularo. Tiu ĉi kritiko, aliaj kontraŭ la ekleziaj altranguloj kaj lia senzorga ĝenerala sinteno parencigas lin kun la mezepoka goliarda literaturo kaj tre probable alportis lin en malliberejon.
 
La aŭtoro estas konsiderata la unua sendependa hispana poeto, ĉar lia praulo [[Gonzalo de Berceo]] estis tro dependa de la eklezia sistemo. Juan Ruiz posedis ampleksan kulturon kaj riĉan '''vortotrezoron''' kion utiligas kiel aroj da partaj sinonimoj ripetantaj diversmaniere la saman ideon, rimedoj similaj al tiuj de prediko. Lia lingvouzo estas popola kaj paroleca, kreiva kaj tiom vigla ke ĝi enhavas eĉ tiamajn arabajn frazojn. Ĉe la fino de la libro la verkisto permesas, ke iu ajn povu aldoni aŭ korekti kondiĉe, ke tio farotas taŭge, malferma sinteno kompare kun samtempaj verkistoj kiuj klopodis konservi sian verkon senŝanĝa kaj senmakula, kiel ekzemple [[Don Juan Manuel]].