Ĉaka milito: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Chaco-milito''' [ĉako-milito] ([[1932]]–[[1935|35]]) estis grava armila konflikto inter [[Bolivio]] kaj [[Paragvajo]]. La konfliktoj komenciĝis jam en [[1928]] en la nekultivita regiono [[Norda Ĉako]] (''Chaco Boreal''), apartenanta al la regiono [[Granda Ĉako]] kaj situanta norde de rivero [[Pilcomayo]] kaj okcidente de [[Paragvaja Rivero]]. La konflikto reiras al la „salpetra milito” (1879–84), kiam Ĉilio venkis Bolivion kaj alproprigis ties marbordan parton. Bolivio poste klopodis atingi la [[Atlantiko]]n tra la akvosistemo de [[Plata-Rivero|Río de la Plata]]. Tiu itinero trairis Grandan Ĉakon, kiu estis riĉa, interalie je nafto, laŭ opinio de la bolivianoj.
 
Regiono de Ĉako ĝis tiam estis disputa tereno, tamen ĉefe loĝigita de paragvajanoj.
 
Ŝajnis, ke Bolivio havas grandan fortosuperecon kompare al Paragvajo. Bolivio havis pli ol trioblan loĝantaron, armilojn per usona kredito, la armeon komandis [[Hans von Kundt]], eksa germana generalo. La batalemo de la rekrutitaj indianaj soldatoj estis tre malforta, dum la paragvajaj soldatoj estis pli bone preparitaj por la marĉa kaj ĝangala batalado. Multaj boliviaj soldatoj mortis pro diversaj malsanoj, pro serpentomordo kaj en bataloj.
 
Ekde la [[5-a de decembro]] [[1928]], Paragvajo iniciatis sennombrajn militistajn konfliktojn kaj tio kondukis al milito, spite al packlopodoj de [[Usono]]. La milito komenciĝis en junio 1932, kiam la bolivianoj okupis paragvajajn poziciojn en nordo de Ĉako kaj sukcese atakis [[Fortín Boquerón]]. En aŭgusto Paragvajo ordonis rekrutigojn kaj ekmilitis kun gvido de generalo [[José Estigarribia]]. Fine de septembro, ili reokupis Fortín Boquerón, Kundt estis retirita al Bolivio. La germana generalo poste centrigis la fortojn sude kaj atakis al Fortín Nanawa, kie okazis dum monatoj akraj bataloj.
 
Paragvajo oficiale militproklamis la [[10-an de majo]] [[1933]]. Fine de oktobro, Estigarribia per daŭra atako atingis tiajn sukcesojn, ke la bolivia prezidento [[Daniel Salamanca]] anstataŭigis per generalo [[Enrique Peñaranda]] la germanon Kundt. Post trisemajna batalhalto Estagarribia denove ekatakis ([[9-an de januaro]] [[1934]]) kontraŭ la bolivia Ballivián-fortikaĵo. Tie okazis la plej akraj bataloj, inter marto kaj julio. Ballivián batale mortis la [[17-an de novembro]], pro tio oni abdikigis Salamanca. En januaro de 1935 la paragvajanoj jam batalis sur teritorio de Bolivio.
Linio 9 ⟶ 11:
Post kiam la boliviaj kontraŭatakoj devigis la paragvajajn fortojn je sindefendo, la interbatalantoj sukcesis armistici la [[12-an de junio]] [[1935]].
 
La packonferencon pri armistico partoprenis Argentinio, Brazilio, Ĉilio, Usono, Peruo kaj Urugvajo, kaj estis prezidita de argentina ministro [[Carlos Saavedra Lamas]]. La traktado estis subskribita la [[21-an de julio]] [[1938]], en [[Bonaero|Buenos Aires]].
 
Plimulto de la diskutitaj areoj estis aljuĝita al Paragvajo, sed Bolivio ricevis koridoron al la rivero Paragvajo kaj haveno [[Puerto Casado]]. La ekonomio de Bolivio kolapsis, la senposeduloj postulis reformojn. La merito pri la aranĝado estis rigardata al Argentinio, la avantaĝojn pri la paragvaja teritoria grandiĝo eluzis argentinaj inventistoj. En la milito mortis 100.000 homoj (laŭ aliaj taksoj ĝis 250.000), kio estis grandega perdo por la landoj, kies komuna loĝantaro tiam estis ĉirkaŭ 4,5 mln homoj.
 
Nafto ne estis trovita en Ĉako.
 
== Enmigrintoj en la milito ==
Multaj oficiroj de ambaŭ militantaj armeoj estis novaj enmigrintoj, venintaj en Sud-Amerikon post la [[Unua mondmilito]]. De la bolivia flanko batalis ĉ. 200 germanaj oficiroj, de la paragvaja flanko estis kelkdek oficiroj de la [[Rusia imperio|rusia imperia]] armeo, devigitaj forlasi sian landon post venko de [[bolŝevismo]]. Interalie rusa generalo Belajev estis dum parto de la milito ĉefo de la paragvaja ĉef-stabejo.
 
== Konsento pri la limoj ==
Plimulto de la diskutitaj areoj estis aljuĝita al Paragvajo, sed Bolivio ricevis koridoron al la rivero Paragvajo kaj haveno [[Puerto Casado]]. La ekonomio de Bolivio kolapsis, la senposeduloj postulis reformojn. La merito pri la aranĝado estis rigardata al Argentinio, la avantaĝojn pri la paragvaja teritoria grandiĝo eluzis argentinaj inventistoj. En la milito mortis 100.000 homoj.
La fina interkonsento pri la limoj inter Bolivio kaj Paragvajo estis atingita nur la [[27-an de aprilo]] [[2009]] en [[Bonaero]]. Ambaŭ flankoj subskribis dokumenton pri plena konsento pri la nuna limo.
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Milito de la Pacifiko]]
 
== Eksteraj ligiloj ==