Historio de Rusio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 21:
La unua ŝtato orientslava estis la [[Kieva Regno]] (ankaŭ konata kiel ''Kieva Rusujo'', ''Kieva Rus''), kiu en [[838]] sendis unuan ambasadon en [[Konstantinopolo]]n, ĉefurbon de [[Bizanca Imperio]]. En [[988]] Kieva Regno adoptis [[kristanismo]]n de tiu imperio, kio kontribuis la fortigon de la centriga ŝtato. De tiam la rusa kulturo ricevis aliron al la granda bizanca, greka kulturo, kio influis karakteron de la rusa ŝtato, aparte dum la sekvontaj sep jarcentoj.
 
Dum [[12-a jarcento]] Kieva Regno dispartigis je kelkaj memstaraj regnoj, kiuj konkurencis inter si por figuri kiel heredantoj de ties civilizo kaj por la teritoria potenco en la regiono. Tio malhelpis ilin kontraŭstari [[mongoloj|mongolajn]] invadojn, kiuj de [[1223]] regule atakis rusajn regnojn. Aŭtune [[1237]] ĉ. 120-140 miloj da mongoloj gvidataj de [[Batuo-Ĥano]], la nepo de [[Ĝingis-Ĥano]], intervenis la rusajn regnojn kaj ĝis [[1239]] frakasis ilin unuope. De [[1238]] rusoj estiĝis trbutuloj de [[Ora Hordo]].
 
Samtempe nord-okcidentaj regnoj batalis por teritorioj kontraŭ [[svedoj]], [[litovoj]] kaj [[germanoj]]. La {{daton|5|aprilo}} [[1242]] dum grava [[Glacia batalo]] apud [[Pskov]] rusa princo [[Aleksandro Nevskij]] malvenkis trupojn de la [[Livonia Ordeno]], kio portempe haltigis ekspansion de tiu.
 
Inter [[1310]] kaj [[1390]] mongoloj 14 fojojn invadis rusajn regnojn, precipe apudlimajn. En tiu tempo okazas plialtigado de la Moskva regno, kies regantoj iĝis plej potencaj inter ĉiuj. La {{daton|8|septembro}} [[1380]] okazis grava [[Kulika batalo]], rezulte de kiu mongoloj estis frakasitaj, ties gvidanto [[Mamaj]] kuris kaj estis murdita en Ora Hordo.
 
== Moskva princlando ==