Wimmis: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Historio: La historiaj faktoj baziĝas sur la informoj en la oficiala hejmpaĝo de la komunumo
Linio 28:
 
La unua dokumenta mencio de Wimmis datas el la jaro [[994]] kiel ''Vindemis''. En la jaro [[1286]] Wimmis fariĝis posedaĵo de la [[Senjoro|Senjoroj]] de [[Weissenburg]]. En tiu tempo Wimmis akiris la urborajton kaj fariĝis la potenccentro de la Senjoroj de Weissenburg. La tiama urbo estis fortikita per ringmuro, kies restaĵoj ankoraŭ hodiaŭ videblas. En la jaroj [[1298]] kaj [[1303]] la [[Berno|bernanoj]] dufoje vane sieĝis la urbon Wimmis, sed ne sukcesis konkeri ĝin. En la jaro [[1334]] la bernanoj denove atakis la urbeton Wimmis kaj ĉi-foje konkeris kaj detruis ĝin. La kastelon la bernanoj ne sukcesis konkeri. La milito finis per armistico kaj la weissenburganoj transdonis al la bernanoj la ŝlosilon al la kastelo. La weissenburganoj ek de tiam estis bernaj civitanoj. La malnova detruita preĝejo estis rekonstruita en provizora halo, porvizoraĵo, kiu hodiaŭ preskaŭ 700 jarojn poste ankoraŭ plu ekzistas.
 
Dum la [[Helveta Revolucio]] en la jaro [[1798]] la kastelo estis transdonita al la francaj trupoj kaj starigita liberecarbo en la kastela korto. Dum kvin jaroj la vilaĝo nun apartenis al la tiama [[Kantono Oberlando]], kiu en la jaro [[1803]] estis reintegrita al [[Kantono Berno]]. Tiam Wimmis fariĝis ĉeflono de la [[distrikto Suba Simme-Valo]].
 
==Eksteraj Ligiloj==