Historio de Rusio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 37:
La progreso de la aŭtokratia povo alvenis al sia kulmino per la regado ([[1547]]–[[1584]]) de [[Ivano la 4-a]], konata kiel ''la Terura'', kiu unuafoje uzis la titolon ''[[caro]]'', kaj koncentris la tutan povon, subpremante la nobelulojn ĉe ĉia suspekto de kontraŭstaro. Li ankaŭ eldonis novan leĝokodon, reformis la klerikaron kaj armeon, kaj konstruigis la [[Katedralo de Sankta Bazilo|katedralon de Sankta Bazilo]], kiu ankoraŭ nun troviĝas en la [[Ruĝa Placo]] de Moskvo kaj estas unu el la plej rekoneblaj simboloj de la rusia ĉefurbo. En januaro de [[1565]] li dispartigis la landon je ''zemŝĉina'' ({{ru}} ''земщина'') kaj ''[[opriĉnina]]'' ({{ru}} ''опричнина'') kaj disvolvis tutlande politikan teroron, mortiginte milojn da homoj kaj detruinte mastrumadon. Je lia morto, komenciĝis periodo nomata ''Tumulta Epoko'', kun malstabileco, lukto por la povo kaj grandaj malsategoj. Diversaj invadoj malgrandigis la teritorion.
 
En [[1552]] rusa armeo sieĝis kaj prenis [[Kazan]], la ĉefurbon de Kazana ĥanujo. De tiam komenciĝis [[kolonio|koloniado]] kaj [[rusigo|rusigado]] de Ĉevolga regiono kaj ties popoloj. En [[1556]] rusa armeo eniris [[Astraĥan]], la ĉefurbon de Astraĥana ĥanujo. En [[1581]] [[Kozakoj|kozaka]] [[atamano]] [[Jermak Timofejeviĉ]] ekiris kontraŭ [[Siberia ĥanujo]] kaj frakasis ĝin. En [[1586]] estis fondita [[Tjumeno]], kiu iĝis la unua rusa urbo trans [[Uralo (montaro)|Uralo]]. De tiam komenciĝis la rusa koloniado de Siberio. La ĉefa eksterpolitika malsukceso tiutempe estis malvenkita [[Livonia milito]] (1558—1583), kiu la rusa ŝtato faris por havi aliron al [[Balta maro]].
 
== La dinastio Romanov ==