Enamiĝinteco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
starto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 00:16, 9 nov. 2009

Enamiĝinteco estas intensa sento de altiro al alia homo. Laŭ la perspektivo de la psikologio enamiĝintecon akompanas mallarĝiĝo de la konscio, kiu favoras misjuĝojn pri la objekto de tiu sento. Oni emas pretervidi mankojn de la alia homo aŭ percepti ilin speciale pozitivaj. Enamiĝinteco ne estas longadaŭra stato. Ĝi iom post iom malaperas aŭ sin transformas je amo. La emocio de enamiĝinteco povas esti unudirekta, do ne respondita.

Citaĵoj

La biologia-hormona procezo de la enamiĝinteco estas sendependa de nia kapablo pensi racie.
Ne estas ebla al ni kalkuli ĝian daŭron;
ĝia intenso povas ensorĉi nin dum tuta vivo aŭ detrui nin.

Konrad W. Spray