Haloo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Haloohaloo''' (el la [[greka]]: ''hálos'', lumkorto) de [[galaksio]] estas pli-malpli globforma regiono, pli granda ol la galaksio, kiu troviĝas en sia centro.
 
Ene de la haloo troviĝas [[stelamaso]]j kaj iuj, plej ofte malnovaj steloj, kiuj ĉirkaŭas la centron de la [[galaksio]] ekster ĝia rotaciebeno. Aldone troveblas tie interstelaj gaznuboj kaj [[malluma materio]], kiuj estigas [[gravito]]n, sed kies enhavo ankoraŭ ne estas konata.
 
La haloo de la [[lakta vojo]] estas 165.000 [[lumjaro]]jn larĝa.
 
En [[elipsa galaksio]], ne estas neta limo inter la korpo de la galaksio kaj la haloo.
 
==Steloj de la haloo==
En spirala galaksio, la steloj ĉefe sekvas orbitojn pli malpi cirklajn ĉirkaŭ la [[galaksia bulbo]], en la [[galaksia ebeno]] (aŭ meza ebeno de la galaksia disko). Tamen, iuj steloj sekvas tre klinatajn, aŭ ne regulajn orbitojn. Tiaj steloj ŝajnas deveni el malgrandaj galaksioj kaptitaj kaj kunfandataj en la spiralan galaksion. Ekzemple, la [[nana galaksio de Sagitario]] suferas kunfandiĝo en nia Laktan Vojon, kiu jam sorbis iujn el ĝiaj steloj.
 
Male al la galaksia disko, la haloo ŝajnas ne enteni [[Kosma polvo|interstelan polvon]], kaj ĝiaj steloj estas de [[stela loĝantaro]] II , multe pli maljunaj kaj pli [[Kvanto de pezaj elementoj|metalhavaj]] ol la steloj de la [[stela loĝantaro]] I de la disko. Tiuj steloj pli similas al tiuj de la bulbo. La haloo entenas ankaŭ multenombrajn
[[Globa stelamaso|globajn stelamasojn]].
 
La haloaj steloj foje trairas la galaksian diskon; iuj [[Ruĝa nano|ruĝaj nanoj]] malproksimaj de [[Suno]], kiel la [[Kaptejna Stelo]] aŭ [[Groombridge 1830]] estas, pro iliaj grandaj [[Propra movo|propraj movoj]], suspektitaj veni de la haloo.
 
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://www.astronews.com/glossar/eintraege/galaktischer_halo.html Galaksia haloo]
 
 
{{Ĝermo|Astronomio}}
[[Kategorio:Galaksioj]]