Ŝamanismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sh:Šamanizam
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: hu:Sámánizmus; cosmetic changes
Linio 12:
 
=== Difino ===
Ŝamanismo estas religia komplekso, kiun la homo en pluraj partoj de la mondo disvolvis por kompreni la nevideblajn frotojn de la naturo kaj defendi sin kontraŭ insidaj malsanoj kaj ĉiuj aliaj necertaj aspektoj de la vivo. Tiel en tiu larĝa kadro, ĝi okupiĝas pri fundamentaj nomaj valoroj kaj difinas rilatojn inter homoj, inter iliaj socioj kaj la natura ĉirkaŭmedio, kaj inter iliaj kulturoj kaj la kosmo.
 
=== Bazoj ===
La ideologia premiso de ŝamanismo estas la ekzisto de supernaturaj mondoj (la supra, ĉiela mondo kaj la submondo) kaj la eblo starigi kontaktojn kun iliaj loĝantoj. La praktikisto de tiu religia sistemo estas la ŝamano, viziulo, kiu agas en la nomo de la komunumo kiel peranto inter homoj kaj dioj kaj spiritoj de tiuj eksterteraj regionoj. La esenca ŝamana tekniko estas trapaso de unu kosma ebeno al alia, de la tero al la ĉielo aŭ, inverse, de la tero al la subtero. Li kapablas rilati kun la supernaturaj mondoj dank' al inspiro donita al li fare de iaj spirithelpantoj, kiuj manifestiĝas dum spirit-flugo, kiam, post ekstaziĝo kaj ektranco, lia animo laŭvole forlasas la korpon. La celoj de la ŝamano estas efektivigi fizikan kaj spiritan kuracadon, plibonigi veterkondiĉojn, sukcesigi ĉasadon kaj antaŭdiri la estontecon. Ŝamanoj diferencas de pastroj de aliaj religioj, kiuj nur scias kaj praktikas ritojn por la tuta tribo aŭ socio. Male la ŝamano senpere faras kontakton kun la supernaturo kaj persone agadas sur la alimondaj ebenoj, ĉar li scias, kiel fari la trarompon kaj iradas tien en spirita formo. Pritraktado de ŝamanismo en ordinara, ĉiutaga lingvo ne konvenas; oni devas uzi ĝiajn mistikajn esprimmanierojn.
 
Linio 42:
Krom sia tamburo, pipo kaj tabako, la indiana ŝamano posedas ankaŭ jenajn akcesoraĵojn: bastonon, agloplumojn, krotal-sonorilojn, klakilojn, saketon kun rok-kristaloj, ŝtonetojn, kavajn krurostojn de birdoj kaj aliajn sorĉajn aĵojn. Ankoraŭ unu grava ilo por la ŝamana kurac-ceremonio estas suĉtubo el eburo aŭ [[antlero]], kiu servas kiel animkaptilo. Tiuj sakralaj objektoj estas traktataj kun granda respekto, kaj la sako aŭ korbo enhavanta ilin estas gardata en sekreta loko. I
 
=== Seancoj ===
 
Praktikado de la kompleksa fenomeno de ŝamanismo povas okazi, kiam la ŝamano ekstaziĝas, t.e. travivas altan gradon de ekscitiĝo kun intenseco de sentoj kaj subiganta emocio preter memregado kaj rezonado. En arktaj regionoj tiuspeca ekzaltiĝo estas konsiderata la maksimuma religia esprimmaniero. La celo de ekstazo estas ebligi trancon.
Linio 50:
La fizikaj manifestiĝoj de la tranc-stato similas al epilepsoidaj atakoj. Sonoj, kiuj antaŭas trancon estas siblado, zumado kaj sonorado en la oreloj. La korpo skuiĝas konvulsie, ŝaŭmo venas el la buŝo kaj sango el la naztruoj. Kelkfoje abdomenaj doloroj akompanas ekstaziĝon. La ŝamano ne plu estas sensiva je la ekstera medio. Post la klimakso de la tranco, la ŝamano kolapsas kaj kuŝas senmove, muta, en vera katelepsia stato karakterizata per interrompo de vivfunkcioj de la korpo, muskola rigideco kaj perdo de kontakto kun la ĉirkaŭaĵo. Poste li konsciiĝas per si mem. Ĉar tranco estas traŭmata travivaĵo, povas sekvi ĝin amnezio, kaj la ŝamano ne memoras la kantojn, kiujn li improvizis. Se ne okazas tiel, li povas rakonti al la ĉeestantoj pri la flugo de sia animo.
 
=== Spiritflugo ===
 
Ŝamanaj vojaĝoj al la supernaturaj mondoj okazas per flugado dum tranco. La kosmologiaj ebenoj, tra kiuj pasas la ŝamano - la tero, la ĉielo kaj la submondo - estas kunligitaj per centra akso aŭ la monda kolono. La ŝamano povas trovi vojaĝ-celojn en eksterteraj regionoj, ĉar li havas viziojn kaj kapablas vidi kaj scii tion, kion ordinaraj homojn ne havas eblojn percepti per siaj kvin sensoj. La tamburado, danco kaj pitĉo de la kantado transportas la spiriton de la ekstaziulo al tiuj foraj regionoj. Kvankam la ŝamano konas la kosman geografion same kiel la teran geografion, la danĝero perdi la vojon en tiuj malpermesitaj teritorioj estas granda. Tamen, la ŝamano ĉiam povas kalkuli je siaj protektantaj spiritoj, do li ne timas riski vojaĝon en mistika ĉirkaŭaĵo.
Linio 83:
[[fy:Sjamanisme]]
[[he:שמאניזם]]
[[hu:SamanizmusSámánizmus]]
[[id:Dukun]]
[[it:Sciamanesimo]]