Gianfranco Molle: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
aldonis kategoriojn
Joliejoker (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Bulga5.jpg|left|200px]]
'''Gianfranco Molle''' ([[pseŭdonimo]] ''ĝanfrankoĜanfranko'') estas fama kaj originala Esperanto-kanzonisto, mem aŭtoro, komponisto, kantisto kaj muzika organizanto, kiu aktivis inter 1975 kaj 1987. Li kantis proprajn kantojn, muzikigis esperantajn poemojn, kaj tradukojn de aliaj lingvoj, ofte kun politikaj aŭ socikritikaj temoj.
 
Naskite en [[Roccasecca]] (sude de Romo) en 1950, la urbeto de la fama [[fluto|flutisto]] [[Severino Gazzelloni]] kaj [[Tomaso de Akvino|San Tommaso D'Aquino]] la filozofo, Gianfranco Molle estis destinita de la patro, advokato kaj politikisto, al jurista kariero. Malkovrinte en si la muzikan talenton, li longe kompromisis inter la kanto kaj la universitataj studoj, ankaŭ danke al Esperanto, kiu fariĝis lia ĉefa arta perilo.
Linio 6:
En la intelekte fekunda Roma Esperantio de la 1970aj, Gianfranco Molle kreis artisman simbiozon, jen tekste jen kante, kun Giulio Cappa, Renato Corsetti, Marcella Fasani, Susanna Castelviva, Mario Milan, Paolo Piccirilli. En tiu roma skolo li estis ĉefulo, multaj homoj pensis lin talenta kaj altruisma. Li kunlaboris ankaŭ kun eksterlandaj verkistoj kaj kantistoj, interalie [[%C4%B4ak_Lep%C5%ADil%27|Jaques Le Puil]], [[Olivier Tzaut]], [[Claude Piron]] kaj [[Giorgio Silfer]].
 
Post hejmaj provoj, li fariĝis internacie konata per "[[la vojo (ĝanfrankoĜanfranko)|la vojo]]" en 1976, al kiu sekvis "Horo da opozicio", kun Giulio Cappa (1978). Kun [[LF-koop]] lia repertuaro, inter esperantisma kaj politike engaĝita, riĉiĝis per la kanzono de aŭtoro: tiel li realigis la kasedon "La poezio de La Patrolo" en 1980.
 
Fondinte komercan entreprenon kaj baldaŭ edziĝinte, Gianfranco Molle retiriĝis de la scenejo, tamen lasante spurojn ankoraŭ en "Baf'" kaj en [[Esperanta Songazeto]], kies kvinan numeron li redaktis en 1985, interalie proponante novaĵojn kiuj neniam aperos diske aŭ kasede.