Angla enlanda milito: Malsamoj inter versioj

e
[[Dosiero:Cromwell at Dunbar Andrew Carrick Gow.jpg|thumb|right|300px|''Cromwell en Dunbar''<br />Fare de [[Andrew Carrick Gow]].]]
La '''Angla enlanda milito''' estis serio de '''militoj''' kaj '''politikaj movadoj''' en [[Anglio]], kiuj okazis inter la subtenantoj de la [[parlamento]] kaj subtenantoj de la [[reĝo]] ekde [[1642]] ĝis [[1651]]. Dum la unua kaj dua militoj subtenantoj de [[Karlo la 1-a (Anglio)|Karlo la 1-a]] batalis subtenantojn de la [[Longa Parlamento]]. Dum la tria milito subtenantoj de [[Karlo la 2-a (Anglio)|Karlo la 2-a]] batalis subtenantojn de la [[Eta Parlamento]]. La tria milito finiĝis per la parlamenta venko en la [[Batalo de Worcester]] je la [[3-a de septembro]] [[1651]].
 
La '''Angla Revolucio''' estis la periodo de la historio de [[Britio]] ekde [[1642]] ĝis [[1689]]. Ĝi ampleksiĝas ekde la fino de la reĝado de [[Karlo la 1-a (Anglio)|Karlo la 1-a]], tra la Respubliko kaj la Protektorato de [[Oliver Cromwell]] kaj finos je la Gloria Revolucio, kiu forigos [[Jakobo la 2-a (Anglio)|Jakobon la 2-an]].
 
== La parlamenta povo ==
La Protektorato de Cromwell (1653 - 1660) montris la povon de la Parlamento. Li nuligis la Ĉambron de la Lordoj kaj centrigis sian povon en la armeo kaj la [[Ĉambro de la Komunuloj]]. La sukceso de Cromwell okazis ĉar li scipovis pluhavi pacon kaj stabilecon, kaj havigis la necesajn resursojn por la religia tolero por nekatolikaj grupoj. Pro tio, la judoj, kiuj estis forpelitaj el Anglio en 1290, povis reveni en 1655. La energia ekstera politiko de Cromwell kaj la sukcesoj de la Armeo kaj la Floto havigis al Aglio grandan prestiĝon en fremdaj landoj.
 
== La fazoj ==
=== Reĝado de [[Karlo la 1-a (Anglio)|Karlo la 1-a]] (1625 - 1649) ===
[[ImageDosiero:Anthonis van Dyck 046.jpg|thumb|250 px|Surĉevala portreto de Karlo la 1-a de Anglio de [[Anthony van Dyck]].]]
Kiam en [[1603]] mortis la reĝino [[Elizabeto la 1-a (Anglio)|Elizabeto la 1-a]] sen lasi filaron, [[Jakobo la 1-a (Anglio)|Jakobo]], filo de [[Maria Stuart]], ricevis la kronon, estante la unua reĝo de la [[Domo de Stuarto]]; la politika situacio ŝanĝiĝis: lia taktomanko ĉe la Parlamento, pro sia ideo de la dia rajto de reĝoj, konfluis en longa konflikto, kiu akriĝis kiam okazis la sukcedo ĉe la krono de lia dua filo, [[Karlo la 1-a (Anglio)|Karlo la 1-a]].
 
La tendenco al la [[Absolutismo|absolutismo]] de Karlo la 1-a akrigis siajn rilatojn kun la Parlamento, kiu klopodis kontroli lian arbitran kreadon de impostoj kaj lian religian reformismon. Dum tiu reĝado sinsekvis du enlandaj militoj inter la partianoj de la reĝo kaj tiuj de la Parlamento. Karlo la 1-a estis la viktimo de la politika radikalismo kaj estis kondamita je [[mortpuno]] pro alta perfido al la Ŝtato en [[1649]].
 
Ekde la komenco de la reĝado, en [[1625]], la geedziĝo de la reĝo Karlo kun [[Henrieto Maria de Francio]], provokis la koleron de siaj [[Protestantismo|protestantaj]] subuloj ĉar la reĝino estis [[Katolikismo|katolika]]. Karlo kredis, kiel sia patro, en la dia rajto de la reĝoj kaj en la aŭtoritateco de la [[Eklezio de Anglio]]. Tiuj kredoj kunfrontis lin kontraŭ la Parlamento, kiun poste li dissolvis ripetite trifoje, regante ĉirkaŭ dekunu jarojn sen ĝi, en la periodo nomita "Dekunu jaroj de tiranio". Kiam la trezoro de la registaro ekmalpleniĝis, kaj la necesoj tiom internaj kiom eksteraj (militaj konfliktoj kun [[Skotio]], pro klopodi devigi la katolikan liturgion) pliiĝis iom post iom, Karlo, vidiĝis devigita kunvoki la nomotan la "Longan Parlamenton" kun la celo enspezi fundojn, sed ŝanĝe, la parlamentanoj postulis certajn politikajn garantiojn. Post ia politika polemiko, la Parlamento dividiĝis inter la partianoj de la reĝo, kaj de tiuj kiuj ne estis tio, eksplodante tiele [[enlanda milito]] en [[1642]].
==== La unua enlanda milito (1642-1645) ====
La kontraŭo inter la parlamentaria povo kaj la reĝa povo finiĝis favore de la unua, malpliigante la reĝo sian absolutistan politikon kaj vidante sin kontrolitan de la Parlamento. Estis tiam kiam tiu aprobis multnombrajn kontraŭabsolutismajn leĝojn. Ekzemple, oni nuligis la Korton de la [[Stela Ĉambro]], oni forprenis el la reĝo la povon dissolvi la parlamenton kaj oni kondamnis je morto na William Laud, arkiepiskopo de [[Canterbury]] kaj la grafon de Strafford, grava aliancano de la reĝo.
 
Antaŭ du jaroj, [[Oliver Cromwell]] estis reveninta al la Parlamento post sia abandono en [[1629]]. Kiam eksplodis la enlanda milito en [[1642]], kunigis kavalerian regimenton, por lukti favore la parlamenton. Per tiu trupo li sukcesis grandan prestiĝon kiel militisto dum la unua fazo de la milito.
==== La dua anglenlanda milito (1648 - 1649) ====
La disputoj inter la partianoj de la reĝo Karlo la 1-a, kiu troviĝis enkarcerigita de la parlamentaj fortoj, kaj tiuj de la "Longa Parlamento" pludaŭris. Tamen la malmultaj monarkiaj apogoj inter la propraj parlamentanoj ĉesis kiam la reĝo forfuĝis, alianciĝis kun la skotoj kaj eksplodigis denove la enlandan militon en [[1648]]. Cromwell subpremis ribelon en [[Kimrio]] kaj venkis sur la skotoj en [[Preston]] ([[aŭgusto]] de 1648). Denove li alianciĝi kun la armeo kontraŭ la Parlamento, kiu klopodis renegocii kun Karlo. Decembre li permesis la forigon de la opozicio, pluhavante nur kelkajn membrojn kiuj samopiniis pri kreado de komitato juĝonta la Reĝon pro [[perfido]]. Estis milito por ĉevaliroj kie Oliver Cromwell finvenkis danke al sia Roto de Sanktuloj (''Ironsides'') sur la promonarkianoj. La fino de la milito kialis la juĝon pro alta perfido de la reĝo kaj ties posta [[senkapigo]], kaj kiel konsekvenco oni proklamis la ununuran respublikon en la angla historio.
=== Interregnado aŭ Respubliko (1649 - 1669) ===
[[ImageDosiero:Oliver Cromwell1599-1658 by Peter Lely1.jpg|thumb|250 px|[[Oliver Cromwell]], Protektanta Lordo, dum la Interregado aŭ Respubliko.]]
==== La tria angla enlanda milito (1649 - 1651) ====
La unua tasko de Cromwell dum la [[Respubliko]], kiu estis proklamita post la ekzekuto de Karlo la 30an de januaro de [[1649]], estis la repacigo de [[Irlando]] kaj [[Skotio]]. Liaj ĉefaj celoj estis atingi stabilan registaron kaj toleremon por ĉiu puritanaj grupoj. Cromwell venkis super la monarkianoj en Irlando kaj Skotio kaj kontrolis Anglion.
 
==== La Protektorato de Cromwell (1653 - 1660) ====
La neceso, ke la armeo kontrolu la situon provokis tuje la ŝanĝon de la Respubliko en militista diktaturo regata de Cromwell laŭ la radikala [[puritanismo]]. Li nuligis la Ĉambron de la Lordoj kaj centrigis sian povon en la armeo kaj la [[Ĉambro de la Komunuloj]]. Unu de la plej signifaj leĝoj de tiu periodo estis la Aktoj de Navigado. La sukceso de Cromwell okazis ĉar li kapablis pluhavi la pacon kaj la stabilecon, kaj havigi la necesajn resursojn por la religia toleremo por nekatolikaj grupoj. Pro tio, la [[judo]]j, kiuj estis forpelitaj de Anglio en [[1290]], povis reveni en [[1655]]. La energia ekstera politiko de Cromwell kaj la sukcesoj de la Armeo kaj de la Floto havigis al Anglio grandan prestiĝon eksterlande. La angloj, aliance kun Francio, forprenis [[Dunkerko]]n el Hispanio en 1658, atingante tiele fortikaĵan urbon en la kontinento ekde kie invadi [[Calais]], urbo kiun Anglio estis perdinta antaŭ 100 jaroj.
 
Je la morto de Cromwell, la 3a de septembro de [[1658]], la Respubliko fandiĝis. Cromwell estis enterigita en la Abatejo de [[Westminster]] kaj lia filo, Richard Cromwell, kiun li estis nomuminta sian sukcedonton, estis malkapabla pluhavi la povon. La generalo George Monck kunvolis la parlamenton kie oni decidis restarigi la monarkion kaj la Ĉambron de la Lordoj en 1660.
=== Restarigo de la familio Stuarto: Karlo la 2-a (1660 - 1685) kaj Jakobo la 2-a (1685 - 1688) ===
[[ImageDosiero:Charles II of England.png|thumb|250 px|[[Karlo la 2-a]] restarigis la dinastion Stuarton.]]
En [[1660]], [[Karlo la 2-a (Anglio)|Karlo la 2-a]] restarigas la monarkion kaj la dinastion Stuarton en [[Britio]], pluhavonta poste relativan trankvilecon post la fino de la enlanda milito.
 
[[Jakobo la 2-a (Anglio)|Jakobo Stuarto]] (frato de Karlo la 2-a) iĝis lordo kaj [[Admiralo|supradmiralo]] de Anglio. En [[1672]] Jakobo anoncis publike sian konverton al la [[katolikismo]]. Venontjare, la angla Parlamento aprobis la Akton de Pruvo, laŭ kio la katolikoj iĝis kontraŭleĝaj por la posedo de publikaj postenoj, kaj Jakobo demisiis kiel supra [[admiralo]]. En [[1679]], la Ĉambro de la Komunuloj klopodis ekskludi Jakobon el la trono, malsukcese.
 
Je la morto de Karlo en [[1685]], Jakobo iĝis reĝo. Li apartigis multajn ej siaj sekvantoj per severaj [[reprezalio]]j, ĉefe kiel konsekvenco de serio de subpremataj juĝoj konataj laŭ la nomo de "Sangaj Juĝoj". Jakobo klopodis atingi la apogon de la disidentoj kaj de la katolikoj en [[1687]], finigante la religian problemaron, sed li sukcesis nur pligrandigi ĝin. La naskiĝo de lia filo, Jakobo, la 10an de junio de [[1688]], preskaŭ garantiis la katolikan sukcedon. Malmulte poste, la estroj de la opozicio invitis la bofilon de Jakobo, [[Vilhelmo la 3-a (Anglio)|Vilhelmo de Oranĝe]], posta Vilhelmo la 3-a de Anglio, ekposedi la anglan kronon, eksplodigante tiele la ''Glorian Revolucion''.
Vilhelmo ekatingis la portempan kontrolon de la registaro, kaj en [[februaro]] de [[1689]] estis oferita, al li kaj al [[Mary la 2-a de Anglio]], la krono kondiĉe ke ili akceptu ''[[Bill of Rights (Anglio)|Deklaron de Rajtoj]]''. Tiu leĝoprojekto donis la sukcedon al la fratino de Mary, ([[Ana de Anglio]]), kaze ke Mary ne havu filojn, malpermesis la aliron al la trono de katolikoj, garantiis liberajn balotadojn kaj oftajn konvokojn de la Parlamento, kaj deklaris kontraŭleĝan la ekzisto de konstanta armeo en paca epoko.
 
La Gloria Revolucio sukcesis, sen sangoverŝo: la Parlamento regis kaj Anglio estis riĉa. Ĝi estis venko de la ''whig'' aŭ liberaluloj, ĉar, se katolikoj ne rajtis reĝi, neniu monarko rajtis esti absoluta.
 
Grava en ĉiu tiu revolucia procezo estis la politika antaŭeniro (dum la sistemo en la eŭropa kontinento pluestis absolutista, la britoj jam havis parlamentan monarkion stabilan) kie troviĝis Britio post la fino de la [[17-a jarcento]], kio havigis la intelektajn eblecojn por esti dum la tuta [[19-a jarcento]] la nedisputebla hegemonia potenco. Krome ĝi semis la politikan bazon por ke baldaŭe dosvilviĝu la nomita [[Industria Revolucio]], kio certigos la tutmondan hegemonion por preskaŭ unu jarcento.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Historio de Unuiĝinta Reĝlando]]
* [[Enlanda milito]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
* http://www.24carat.co.uk/halfpoundcharlesi.html
* http://www.exeter.gov.uk/timetrail/09_civilwar/object_detail.asp?photoref=9_19
* http://members.lycos.co.uk/chrishill61/civil_war_newark.htm
* http://www.historyguide.org/earlymod/lecture7c.html
 
[[Kategorio:Historio de Anglio|Enlanda Milito]]
[[ang:Englisc Inȝefeoht]]
[[ar:حرب أهلية إنجليزية]]
[[az:İngiltərə vətəndaş müharibəsi]]
[[bg:Английска революция]]
[[bs:Engleski Građanski Rat]]
[[lb:Englesch Revolutioun]]
[[lt:Anglijos pilietinis karas]]
[[lv:Anglijas pilsoņu karš]]
[[ms:Perang Saudara England]]
[[mwl:Guerra Cebil Anglesa]]
148 145

redaktoj