Renko: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
→‎Origino: vergulo
e (→‎Origino: vergulo)
 
===Origino===
En la [[16-a jarcento]], renko kreskis el la pli ortodoksa ligita poeziformo [[rengao]], kiu restriktiĝis de vortostoko kaj temaro, simile kiel la [[kortego|kortega]] ''[[ŭakao]]''. Ĉi tiu nova poezio emfazis liberecon de esprimo, kontraste de la formala eleganteco de rengao. Tiutempe, la nova formo nomiĝis ''haikai no renga'' (俳諧の連歌 "komika rengao"), aŭ simple hajkajo (俳諧 ''haikai''), kaj fariĝis tre populara. Tiu hajkajo evoluis tra multaj fazoj, foje tre vulgaraj, antaŭ ol [[Matsuo Bashō]] (1644 - 1694) fondis sian propran [[skolo]]n, kiu liberigis la poezion, kaj de la bridoj de ortodoksa rengao, kaj de la trooj de popola hajkajo<ref>Cana, Maeda. ''Monkey's Raincoat'', Grossman Publishers, 1973, SBN 670-48651-5 p.xv</ref>, restaŭrante ĝian elegantecon en nova sintezo de komunuza vortaro kaj ĉiutaga temaro kun poezia sincero kaj honesteco.
 
Kvankam la termo “renko” ĝenerale aplikiĝas al tuta hajkajo, ĝi pli specife signifas tion de la skolo de Bashō, kaj ĉiun hajkajon kiu verkiĝis deposte.
244

redaktoj