Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: right|100px La '''Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio''' (ĉine 国务院, pinjine Guówùyuàn) est...
 
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero: National Emblem of the People's Republic of China.svg|right|100px]]
La '''Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio''' (en [[ĉineĉina]]j karaktroj 国务院, [[pinjine]] Guówùyuàn) estas la centra administra organo de la [[Popola Respubliko Ĉinio]]. Ĝi estas la plej alta registara organo, kaj estas gvidata de la nacia [[ĉefministro]].
 
La Ŝtata Konsilio unuece gvidas la laborojn de la lokaj organoj de la ŝtata administrado de ĉiuj hierarkiaj tavoloj kaj difinas la dispartigon de la funkcioj kaj potencoj inter la centra registaro kaj la organoj de ŝtata administrado de la provincoj, aŭtonomiaj teritorioj kaj la urboj senpere ligitaj al la centra registaro.
 
La kandidatoj por altrangaj registaraj postenoj de la Ŝtata Konsilio nepublike nomumiĝas fare de la gvidantaro de la [[Komunista Partio de Ĉinio]], kaj sekve la [[Nacia Popola Kongreso]] formale konfirmas la nomumon.
{{ĝermo-politiko}}
 
La Ŝtata Konsilio divideblas al "interna" kaj "ekstera registaro". La interna registaro konsistas el [[ĉefministro]] kaj kvin ŝtat-konsiliaj komisaroj, inter kiuj ankaŭ estas la gvidanto de la ŝtat-konsilia kancelierejo. La ekstera registaro konsistas el la gvidantoj de la 28 organoj de la Ŝtata Konsilio je ministra nivelo, inter alie la ministerioj pri komerco, trafiko, publika sekureco kaj sano.
 
La Ŝata Konsilio disponas pri Gazetara Oficejo kaj pri Fremdlingva Oficejo, kiu respondecas pri eksterlanda informado pri la Popola Respubliko Ĉinio kaj inter alie ankaŭ estas la organiza tegmento de [[Ĉina Esperanto-Ligo]] kaj la magazino [[El Popola Ĉinio]].
 
[[Kategorio:Politiko de Ĉinio]]