Ĉiovendejo: Malsamoj inter versioj

32 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: an:Gran magazén)
La plej famaj ĉiovendejoj kreiĝis je la fino de la [[19-a jarcento|19-a]] kaj la komenco de la [[20-a jarcento]] en la centro de grandaj urboj. Tiel ekzemple en [[1907]] malfermiĝis la [[Berlino|berlina]] ''Kaufhaus des Westens'' (mallongigita al ''KaDeWe'', magazeno de la okcidento), kiu dum jardekoj estis [[simbolo]] por materiala riĉeco de la okcidenta Eŭropo kaj estas la plej granda magazeno de la [[Kontinento|kontinenta]] [[Eŭropo]].
 
Aliaj grandaj magazenoj en Germanio estas ''Galeria Kaufhof'' en [[Kolonjo]] (36.000 m² da vendosurfaco), ''HertieKarstadt am Hauptbahnhof'' (iama Hertie) en [[Munkeno]] (preskaŭ 40.000 m² da vendosurfaco) kaj la ''Breuninger-Haupthaus'' en [[Stutgarto]] (35.000 m² da vendosurfaco), tamen tiu lasta prezentas malpli da diversaĵoj, ĝi ofertas ĉefe vestaĵojn kaj tial ne vere estas ''ĉiovendejo''.
 
La plej famaj kompanioj kies negoco estas ĉiovendejoj kutime kreskas establante "ĉenon" el siaj vendejoj en pluraj lokoj de grandaj urboj, kaj ne nur en unu lando sed en pluraj.
Sennoma uzanto