Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
La [[Februara Revolucio]] signifis la malfortiĝon de la rusa regado sur la nacioj de [[Transkaŭkazio]]. La [[Provizora Rusa Registaro]] starigis specialan komitaton cele al la regado de la regiono, tamen, la povo estis plenumita de la deputitoj de la [[Nacia Konsilantaro de la Popoloj de Kaŭkazio]]. Ekde la komenco, la azeraj deputitoj, membroj de la rusa [[dumao]] kaj simpatiantoj de [[Musavato]], regis la Nacian Konsilion.
 
La [[20-a de septembro]] 1917, la Nacia Konsilantaro de la Popoloj de Kaŭkazio proklamis en [[Tbiliso]] la kreadon de la Transkaŭkazia Komisariato. Tiu ĉi decido estis apogata de la moderata naciisma maldekstro, social-revoluciuloj de [[Kartvelio]], [[social-demokratio|socialdemokratoj]] [[Daŝnako|Daŝnakaj armenoj]] kaj [[Musavato|musavataj azeroj]]. Tiu ĉi registaro estis neefika, ĉar la regantaregantaj partioj en [[Kartvelio]], [[Armenio]] kaj [[Azerbajĝano]] estis kiuj kontrolis la situacion en siaj respektivaj nacioj.
 
Post la [[Oktobra Revolucio]], la [[15-a de novembro]] [[1917]], la maldekstro de Azerbajĝano ribeliĝasribeliĝis kontraŭ la centra registaro kaj proklamasproklamis la [[Bakua Komunumo|Bakuan Komunumon]].
 
La subskribo de la [[Traktato de Brest-Litovsk]] la [[3-a de marto]] [[1918]] signifis la turkan okupadon de [[Kars]], [[Aĥalciĥo]] kaj [[Aĝario]], zonoj loĝataj de [[armenoj]] kaj [[kartveloj]].
Kun la celo solidiĝi kaj krei fronton kontraŭ [[Turkio]], la regantaj partioj de la nacioj de Transkaŭkazio proklamas la Transkaŭkazan Federacian Respublikon, teorie dependanta de [[Rusio]], kaj ĝi intencas negoci la novajn landlimojn kun la [[osmanidoj]]. La [[Osmanida Imperio]] montriĝas nefleksebla kaj ekiĝas militado inter la turkoj, kartveloj kaj armenoj. La azeroj de Musavato en tiu momento estis batalantaj kontraŭ la Bakua Komunumo.
 
Ĉar la unuiĝo kun Rusio oferis nenian garantion, la Transkaŭkaza [[Sejmo|Dieto]] proklamas la tutan sendependecon la [[9-a de aprilo]] [[1918]]. Samkiel la Komisariato, la tri transkaŭkazaj nacioj daŭre estas regataj de la kartvelaj socialdemokratoj, la daŝnakaj armenoj kaj la musavataj azeroj. La '''Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko''' ekzistasekzistis malpli ol kvin semajnoj: [[Kartvela Demokratia Respubliko|Kartvelio]] forlasas ĝin la [[26-a de majo]] 1918, kaj ekigas plurajn diskutojn kun la germanaj kaj osmanidaj aŭtoritatoj en [[Batumo]], por la negocado de la landlimo. Du tagojn poste, ankaŭ [[Azerbajĝana Demokratia Respubliko|Azerbajĝano]] kaj [[Armena Demokratia Respubliko|Armenio]] ankaŭ sekvas la kartvelan ekzemplon kaj la ResplublikoRespubliko malaperas..
 
Germanaj militŝipoj alvenas al la [[Kartvela Demokratia Respubliko]] fine de majo, pri kio Kartvelio devis rezigni la teritoriojn [[Batumo]], [[Kars]], [[Ardahan]], [[Aĥalciĥo]] kaj [[Aĥalkalako]], favore de la [[Osmanida Imperio]]. La turka okupado daŭras, ĉar la osmanida armeo eniras Azerbajĝanon en [[junio]] [[1918]], subtenataj de la [[Musavato]], por venki la Bakuan Komunumon. La [[bolŝevikoj]] de la Komunumo ne volas peti helpon al la britoj kaj la menŝevikoj elpelas ilin de la regado la [[31-a de julio]]. Estas proklamata la [[Diktaturo de Centra Kaspio]] kaj la [[17-a de aŭgusto]] la britaj trupoj eniras en [[Bakuo]]n, por apogi la menŝevikojn kaj fusili la bolŝevikojn. Sed la 15-a de septembro la britoj devis foriri antaŭ la supereco de la turkoj kaj la Musavato denove kontrolas la tutan regionon de Azerbajĝano. Tamen, la osmanida apogo malaperas per la subskribo de la [[Armistico de Mudros]], ĉar kvankam [[Turkio]] gajnis en Azerbajĝano, ĝi perdis la [[Unua Mondmilito| Unuan Mondmiliton]]. La turkoj retiriĝis de Transkaŭkazio kaj la britoj revenas en decembro [[1948]].
 
La malvenkoj de la [[Osmanida Imperio]] signifis la naskiĝon de la turka naciismo kaj la komenco de la Milito por la Sendependiĝo de Turkio. [[Turkio]] mallonge militis kontraŭ Armenio ([[Turko-Armena Milito (1920)]]), kiu multe malfortigis Armenion. Tuj post tio, [[Armenio]] devis konfronti la sovetan invadon ekde [[Azerbajĝano]], kiu estis invadita de la bolŝevikoj en [[1920]]. Ankaŭ [[Kartvela Demokratia Respubliko|Kartvelio]], la sola antikva respubliko de la Federacio kiu restis sendependa, ankaŭ estis invadita de la sovetoj en februaro [[1921]].
 
En [[1922]], la nacioj de Transkaŭkazio denove estis administrataj en Federacia Respubliko, ĉifoje soveta, sub la nomo [[Transkaŭkaza soveta federacia socialisma respubliko]]. En tiu jaro ĝi estis aneksita al [[Sovetio]].
 
[[Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Azio]]
[[Kategorio:Historio de Armenio]]
[[Kategorio:Historio de Kartvelio]]
[[Kategorio:Historio de Azerbajĝano]]
 
[[ca:República Democràtica Federal de Transcaucàsia]]
[[cs:Zakavkazská demokratická federativní republika]]
[[de:Transkaukasische Demokratisch-Föderative Republik]]
[[en:Transcaucasian Democratic Federative Republic]]
[[es:República Democrática Federal de Transcaucasia]]
[[fi:Transkaukasian federaatio]]
[[fr:République démocratique fédérative de Transcaucasie]]
[[he:הרפובליקה הדמוקרטית הפדרטיבית של עבר הקווקז]]
259 314

redaktoj