Lu Wunsch-Rolshoven: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +detaletoj
eNeniu resumo de redakto
Linio 18:
'''Louis Ferdinand von WUNSCH-ROLSHOVEN''' (kutime nomata '''Lu WUNSCH-ROLSHOVEN''', naskiĝis la [[29-an de marto]] [[1956]]) estas [[Germanio|germana]] [[matematikisto]] kaj [[esperanto-parolanto]]. Li estas prezidanto de la asocio [[EsperantoLand]] ekde ties formala fondiĝo en 2003 (gvidanto de la laborgrupo EsperantoLand ekde 2001).
 
Jam en la [[1980-aj jaroj]], li aktivis en '''[[Germana Esperanto-Junularo]]''', kies estrarano li estis ekde la jarfino 1980 ĝis ĉ. 1985. Li ĉefe respondecis pri gazetara agado, kiun li gvidis dum multaj jaroj kaj kie li kunlaboris de 1980 ĝis ĉ. 1990. Rezulto estis oftaj raportoj, ĉefe pri la [[IS]], en gazetoj, radio kaj televido, interalie en tutgermana televida novaĵelsendo.
 
Ekde 1980 li estis dum kelkaj jaroj komitatano de '''[[TEJO]]'''. Inter 1989 kaj 1992 li estis [[Komitato de UEA 1989-1992|komitatano]] de '''[[UEA]]''' kaj membris en la Financa Komisiono de UEA.