Ordinara loriso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Loriso movita al Kutima malrapida loriso
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''kutima malrapida loriso''' (''Nycticebus coucang'') el la ordo de primatoj kaj familio de lorisedoj troviĝas en la provinco Junnan kaj la aŭtonoma regiono Gŭangŝji de Cinio, kaj ankaŭ en Hindio kaj sudorienta Azio. Ĝi estas fortika, kun mallongaj kaj dikaj membroj, ronda kapo, mallongaj oreloj kaj grandaj kaj rondaj okuloj. Ĝi povas vidi en nokto. La angulo inter la dika fingro kaj la aliaj 4 fingroj kaj tiu inter la dika piedfingro kaj la aliaj 4 atingas 180 gradojn, kio faciligas al ĝi kapti arbobranĉojn. La loriso portas densajn kaj mallongajn harojn, kaj de inter la okuloj ĝis ]a buŝo estas blanka strio. La haroj ĉirkaŭ la okuloj estas malhelkoloraj kaj tiuj sur la dorso brunaj aŭ abeloflavaj. Kaj laŭ la spino de la kapo ĝis 1a vosto etendiĝas malhelbruna strio.
La lorisoj vivas en tropikaj pluvaj arbaroj aŭ en subtropikaj densaj arbaroj. Ordinare ili agas sur branĉoj de altaj arboj aŭ inter arbedoj. Tage ili kaŝas sin en arbotruoj aŭ dormas sur arbobranĉoj.
 
Dum dormado ili kutime kuntiras la kapon, kolon kaj antaŭajn krurojn inter la postajn krurojn. Nokte ili serĉas manĝaĵon kaj manĝas ĉefe insektoin kaj diversajn fruktojn, krome,krom aŭaŭtio ankaŭ foliojn, ĝermojn, semojn, birdetojn, ovojn kaj lacertojn.
La lorisoj vivas unuope aŭ pare kaj moviĝas tre malrapide. Por antaŭeniĝi, ili kaptas arbobranĉon per unu mano kaj poste movas la alian. Por serĉi manĝaĵon iam ili sin pendigas malsupren kun la piedoj kroĉiĝantaj al la branĉo. La lorisino gravedas 5-6 monatojn kaj naskas ĉiufoje unu idon, hazarde du idojn. La ido venas al la mondo, kun malfermitaj okuloj, kaj tuj post la naskiĝo ĝi povas kapti ventrajn harojn de Ia patrino, kaj post malpli ol unu tago ĝi jam povas sin pendigi sur branĉo per la piedoj. Kelkiam la ido kroĉas sin al la patro. La lorisidon helpas zorgi ĝiaj frato kaj fratino. La ido mamsuĉas 3-6 monatojn. Loriso povas vivi ĉ. 10 jarojn.